Ilja Arnoldoviĉ Ilf: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Ilf petrov.jpg|thumb|Ilf (dekstre) kaj Petrov]]
 
'''Ilja Arnoldoviĉ ILF''' (origine Ilja Arnoldoviĉ Fainzilberg, ruse Илья Арнольдович Файнзильберг) estis [[Rusio|rusa]] [[verkisto]]. Li naskiĝis en [[Odeso]] la [[16-an de oktobro]] [[1897]] en familio de banka oficisto. En la jaro 1913 li finis teknikan lernejon kaj poste li laboris en desegna buroo, en telefona stacio, en aviadila kaj grenada fabrikoj. Post la [[Oktobra revolucio]] li estis librotenisto, raportisto en JugROSTA, redaktoro de la humuraj revuoj, membro de la odesa unio de poetoj.
 
En la jaro [[1923]] li venis en [[Moskvo]]n kaj eklaboris kiel raportisto de revuo “Gudok” (Sireno), kie Ilf verkis ĉefe humuraĵojn, satirikaĵojn kaj felietonojn. Tiam li konatiĝis kun [[Eŭgeno Petrov]].
 
Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov, ambaŭ odesanoj, dum dek unu jaroj estis fidelaj amikoj kaj fruktodonaj kunlaborantoj, kiuj aperigis multajn rimarkindajn ĉefverkojn. En [[1927]] dum kuna verkado de romano “Dek du seĝoj” komencis krea kunlaboro de Ilf kaj Petrov. Tembazon de la romano proponis Katajev, al kiu la kunaŭtoroj dediĉis la verkon. En siaj rememoroj Petrov skribis poste:” Ni momente decidis, ke temo pri seĝoj ne devas esti esenco de la romano, sed nur kaŭzo, motivo por prezenti la vivon”.

[[Image:Ostap Bender Monument.jpg|thumb|left|Ostapo Bender en St.Peterburgo]]

Ĉi tion perfekte dum duonjaro realigis ambaŭ kunaŭtoroj: la verkoj (ĝia daŭrigo estas “La ora bovido”) iĝis esprimplenaj ekzemploj de “enciklopedio de la soveta vivo” de tiama epoko. La ĉefa persono de ambaŭ libroj, gaja aventuristo Ostapo Bender estas ĝis nun tre populara en Rusio. Pluraj liaj frazoj iĝis ofte uzataj aforismoj kaj belsonajn kanzonojn el filmoj oni povas kun plezuro aŭskulti tre ofte.
 
Ekde [[1932]] Ilf kaj Petrov verkis felietonojn por ĵurnalo “Pravda”. En la jaroj 1933-1934 ili vizitis la okcidentan Eŭropon kaj en 1935-1936 Usonon. El abundaj notoj kaj krokizoj al fotoj pri la vojaĝo en Usonon, publikigitaj en revuo “Ogonjok” (Lumeto), ili kompilis kaj verkis la libron “[[Unuetaĝa Usono]]” (1937).
Linio 9 ⟶ 15:
En [[1936]], en Usono, Ilf jam komencis suspekti sian gravan malsanon - tuberkulozon. Reveninte Moskvon, li akurate plenumis ĉiujn rekomendojn de kuracistoj kaj eĉ provis ŝerci, tamen la malsano superis. Foje li prenis la pokalon kun ĉampano kaj proponis nomi ĝin: “Ich sterbe” (germane “Mi mortas”). Kiel estas konate, tiuj vortoj estis lastaj, kiujn diris [[Anton Ĉeĥov]], granda rusa verkisto, same mortinta pro tuberkulozo.
 
La [[13-an de aprilo]] [[1937]] Ilf mortis kaj poste lia korpo estis kremaciita. Liaj amikoj, alvenintaj adiaŭiĝi, trovis en lia ĉambro stakojn de ĵus eldonita libro “Unuetaĝa“[[Unuetaĝa Usono”Usono]]”.
 
{{DEFAULTSORT:Ilf, Ilja}}