Tukano (birdo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
 
==Morfologio==
La tukanoj grandas el la [[Flavbrusta arasarioSkribarasario]] (''Pteroglossus inscriptus''), 130 g peza kaj 29 cm longa, al la [[Tokoa tukano]] (''Ramphastos toco''), 680 g peza kaj 63 cm longa. Ties korpoj estas mallongaj (kompareble grandaj al [[korvo]]) kaj fortikaj. La vosto estas rondoforma kaj varias laŭ longeco, el duono de la tuta longo de la korpo. La kolo estas mallonga kaj dika. La flugiloj estas etaj, ĉar ili estas arbarloĝantoj kiu bezonas veturi nur mallongajn distancojn, kaj estas ofte de la sama enverguro de la longo de la birdo el la bekopinto al la vostopinto.
 
La kruroj de la tukano estas fortaj kaj mallongaj. Ties fingroj estas aranĝitaj laŭ paroj kun la unua kja la kvara reenturnitaj. La plej parto de tukanoj ne montras [[seksa duformismo|seksan dimorfismon]] en siaj koloroj, dum la genro ''[[Selenidera]]'' estas la plej elstara escepto al tiu regulo (de tie ilia komuna nomo, "dukoloraj tukanetoj"). Tamen, la bekoj de la tukaninoj estas kutime pli mallongaj, profundaj kaj foje rektaj, montrante bildon pli "fortikan" kompare al bekoj de maskloj. La plumoj de tiu genro de pli grandaj tukanoj estas ĝenerale nigraj, kun partoj blankaj, flavaj kaj skarlataj. La subaj partoj de la [[arasario]]j (pli malgrandaj tukanoj) estas flavaj, krucitaj de unu aŭ pliaj nigraj aŭ ruĝaj bendoj. La [[tukaneto]]j havas ĉefe verdajn plumarojn kun bluaj markoj.