Impresionisma muziko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 49:
Tipaj formoj de la impresionisma muziko estas la trakomponita [[opero]] (krom „Pelléas et Mélisande“ de Debussy ankaŭ „Ariane et Barbe-Bleue“ de [[Paul Dukas]] kaj „L'enfant et les sortilèges“ de [[Maurice Ravel]]) kaj [[Simfonia poemo|simfoniaj poemoj]]. Ankaŭ oftas pianoverkoj kaj kantoj, kiuj estis ordigitaj en diversaj koloktoj laŭ poetoj. Plua karakterizaĵo estas la regreso al antaŭklasikaj formoj kiel [[tokato]], [[sarabando]], [[menueto]] kaj [[paspiedo]]. Per tio la impresionismaj komponistoj ekligiĝas al la klavicenmajstroj [[Jean-Philippe Rameau]] kaj [[François Couperin]].
 
La impresionistoj, ĉu pentristoj, verkistoj, poetoj aŭ muzikistoj, emisprecipe pro la [[Internacia ekspozicio]] fremdajn ekstereŭropajn kaj ekzotikajn artojn, kaj tiun emon respegulas ankaŭ multaj el iliaj verkoj. Bela ekzemplo por la ekzotismo en la impresionisma muziko estas la pianopeco ''Pagodes'' el ''Estampes'' de [[Claude Debussy]] (vd. la supran partituron): La titolo ''(Pagodes'' = pagodoj) promesas ekzotan etoson, kaj Debussy plenumas tion per kompoziciaj rimedoj, kiuj estas tipaj por tonpentra impresionismo. TiujJen estasekzemple la bordunkvinto en la baso,. laLa akordoj sen klara funkcionaleco estas sonkoloroj, la melodio en la supravoĉo estas kvintonisma kaj malhavas klaran strukturon kiel melodio el la [[Viena klasiko]]. Kelkloke la melodion akompanas kvart- aŭ kvintparaleloj. Foje ankaŭ la melodia ritmo fariĝas ne klare konturita pro rapidaj movoj kaj la ofta ŝanĝo inter duoloj kaj trioloj . La granda tonamplekso sur la piano (ekde B'' ĝis g<sub>#</sub>'''') postulas de la pianisto la uzadon de la dekstra pedalo, kio efikas, ke la tonoj perdas siajn konturojn kaj fariĝas nebulaj. Per tiuj ĉi rimedoj Claude Debussy aludas la indonezian [[gamelano|gamelanorkestran muzikon]] kaj elvokas je la aŭskultanto la imagon de pagodo en orient-Azio.
 
== Ĉefaj impresionismaj verkoj ==