Slobodan Miloŝeviĉ: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Slobodan MILOŜEVIĈ''', [milóŝeviĉ], (naskita la {{daton|29|aŭgusto|1941}} en [[Poĵarevac]], [[Jugoslavio]], mortinta la {{daton|11|marto|2006}} en [[Hago]]) estis [[Serbio|serba]] [[politikisto]]; ekde [[1987]] politika gvidanto de Serbio, post [[1989]] kiel prezidento. Lia nacia agado rapidigis malkonstruon de [[Jugoslavio]] kaj antaŭhelpis komencon de militoj kontraŭ iamaj kunŝtatoj de Jugoslavio. Li estis ekde 1997 ĝis 2000 prezidento de la [[Serbio kaj Montenegro|Jugoslava Federacia Respubliko]].
 
Li devenis el [[Montenegro|montenegra]] familio kaj en aĝo de 18 jam aliĝis al la Asocio de Jugoslavaj Komunistoj. En 1964 li diplomiĝis pri juro en la Beograda Universitato kaj komencis komercan karieron. Li estis ĉefdirektoro de ŝtata energioindustria entrepreno '''Tehnogaz''', poste prezidanto de la Beograda Kuna Banko. En 1984 li iĝis gvidanto de la komunista organizo de Beogrado.