Ekzameno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Pedagogio]]
 
'''Ekzameno''' estas zorga trarigardo kaj detala esploro de iu problemo en ĝenerala senco, en pedagogia senco kontrolo de scioj de [[lernanto]], [[studento]] aŭ [[kandidato]] por iu funkcio aŭ rango.
 
En la lerneja praktiko estas lernantoj ekzamenataj de sia instruisto ĉe la tabulo, starante antaŭ la samklasanoj. Tiu metodo ne nur eliminas je minimumo eblecon de suflorado aŭ utiligo de [[Kaŝslipeto|kaŝslipetoj]], sed instruas ankaŭ publike paroli antaŭ pluraj personoj, subpremi nervozecon kaj klare prononci. Preskaŭ ĉiutage estas kelkaj lernantoj ekzamenataj, sed tute ne regule, por ke la lernantoj ne sciu, kiam venos ilia vico. Tio devigas ilin senĉese atenti kaj atendi alvokon al la tabulo, ne maldiligenti, ne neglekti la lernadon.
 
Universitataj studentoj estas ekzamenataj laŭ semestroj pri unuopaj studobjektoj laŭ semestroj. Estas ilia afero, ĉu ili vizitis la prelegojn kaj kiamaniere ili utiligis la lernolibrojn - ili devas sukcesi ĉe la semestra ekzameno por povi daŭrigi la studadon. Malsukcesintaj studentoj ricevas ŝancon fari '''riparan ekzamenon'''.
 
Speciala kazo estas '''finstudaj ekzamenoj''' antaŭ la '''ekzamena komisiono''' konsistanta el pluraj '''ekzamenantoj''', kiuj kontrolas la sciojn de '''ekzamenatoj'''.
Linio 12 ⟶ 13:
Ĉe la mezlernejoj ([[gimnazio]], [[liceo]], [[teknikumo]]) la ekzamenatoj devas submetiĝi al '''abiturienta ekzameno''', nomata ankaŭ '''ekzameno pri matureco'''.
 
Por mezlernejoj kaj altlernejoj kutime oni devas submetiĝi al '''akcepta ekzameno'''.
 
Universitataj studentoj kiel parton de sia finstuda ekzameno devas prezenti kaj defendi '''diplomlaboraĵon''' por fariĝi '''diplomitoj'''.