Poento: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 17 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
En [[Lernejo|lernejoj]] la poentoj estas uzataj por esprimi [[Noto|noton]] de la lernanto, do por indiki taksadon de liaj aŭ ŝiaj scioj kaj konduto.
 
Kutime oni uzas ciferojn 1 ĝis 5, sed en iuj landoj estas la plej bona 1, en aliaj male 5. Por eviti konfuzon rezultanta el tiuj diferencoj oni preferas ĉe diplomoj uzi vortajn esprimojn de la poentoj: eminente - tre bone - bone - suficesufiĉe - nesufiĉe.
 
La taksado de la lernantoj per poentoj havas ankaŭ siajn malavantaĝojn. La lernantoj (precipe infanoj) lernas nur por akiri ''„belajn notojn“'' anstataŭ por akiri sciojn, ili lernas nur por ricevisricevi bonan poenton kaj tuj forgesas, kion ili lernis.
 
Pro taksado per poentoj fiaskis jam kelkaj provoj pri eksperimenta instruado de Esperanto en lernejoj. Instruistoj-esperantistoj volis ĉiukaze pruvi, ke Esperanto estas pli facila ol la angla, tial ili disdonadis „belajn notojn“ preskaŭ senmerite. La infanoj tion baldaŭ rimarkis, ĉesis lerni kaj kvankam ili ricevis pli bonajn poentojn ol en la lecionoj de la angla lingvo, ili en la realo sciis malpli multe.