Pollando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forigis redaktojn de Kerio (diskuto); restarigis al la lasta versio de 193.179.143.250
Linio 44:
Dum la antikva tempo en la terenoj de hodiaŭa Pollando loĝis okcidentaj [[Slavoj]] kaj [[Sarmatoj]] (alie nomataj [[Skitoj]]). Laŭlegende la patro de pola nacio estis [[Lech]] (laŭ polaj legendoj, [[kroniko de Dalimil]] kaj [[kroniko Grandpollanda]]) kiu venis al [[Gniezno]] ankoraŭ en antikva tempo. En [[966]] jaro post la bapto de pola princo [[Mieszko]] oni baptigis la tutan Pollandon. En [[1000]] jaro filo de Mieszko, princo [[Boleslavo la 1-a la Valianta]] invitis al Gniezno la imperiestron germanan [[Otono la 3-a|Otonon]]. Jam en [[1025]] Boleslavo estiĝis la reĝo. Dum la reĝado de reĝo [[Kazimiro la 3-a (Pollando)|Kazimiro la Granda]] oni reformis multe la leĝon kaj infrastrukturon en Pollando, tial ke oni parolas- ''Kazimiro trafis al Pollando ligna kaj li lasis ĝin murigitan''. Post edziniĝo de sankta [[Hedvigo (Pollando)|Hedvigo]], pola reĝino, kun [[Ladislao la 2-a]] oni fondis la union inter Pollando kaj [[Litovio]]. En [[1410]] pola kaj litova armeo venkis la gravan batalon en Grunwald kun [[Ordeno de Germanaj Kavaliroj]]. En [[1525]] [[Sigismondo la 1-a (Pollando)|Sigismondo la Maljuna]] ricevis la omaĝon de la [[Prusujo]] de la Ordeno de Kavaliroj. En [[1569]], post morto de [[Sigismondo la 2-a (Pollando)|Sigismondo Aŭgusto]] la nobeluloj polaj fondis [[konfederacion de Varsovio]] per kiu ili konstatis la toleremon al ĉiuj kredoj kaj nacioj en la regno. Tial oni nomigis Pollandon- ''la lando sen brulstakoj''. En ĉi sama jaro la Pollando kaj Litovio estiĝis unua regno- [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]], alie nomata ''Sarmacio'' pro la opinio ke landanoj estas idoj de [[Sarmatoj]]. De la tempo de Kazimiro la Granda al Pollando venadis de okcidento multaj maltolerataj en Eŭropo personoj- ekzemple [[Judo]]j, "herezuloj" (ekzemple [[ĉeĥaj fratoj]] kaj [[Jan Hus|husanoj]]) kaj [[Ormeno]]j. En [[1619]], dum la reĝado de [[Ladislao la 4-a (Pollando)|Ladislao Vasa]] la Respubliko konsistis en pli ol 1000000 km2. En [[1683]] [[Johano la 3-a (Pollando)|Johano Sobieski]] venkis la gravan eŭropan batalon ĉe [[Vieno]] haltante [[Turkio]]n al plua ekspansio. Dum la jaroj de reĝado de [[Stanislao Aŭgusto Poniatowski]] daŭris la kultura Stanislaa epoko.
[[Image:Konstytucja 3 Maja.jpg|400px|thumb|left|''Konstitucio de 3-a majo''- Jan Matejko]]
En [[1791]] jaro oni aprobis la unuan konstitucion en Eŭropo- la pola [[Konstitucio de 3-a majo]]. De [[1795]] ĝis [[1918]] la tuta Pollando estis dividita inter [[Prusio]], [[Aŭstrio]] kaj [[Rusio]]. En [[1795]] jaro terenojn de Pollando aneksis [[Rusio]] kaj [[Prusio]] post la [[Insurekcio de Kościuszko|insurekcio]] de [[TadeuszSaucy KościuszkoMcFoodlefist]]. Dum la jaroj [[1807]]-[[1815]] jaro ekzistis libera [[Varsovia dukejo]] kun apogo de [[Napoleon Bonaparte]]. En [[1830]] estis la [[Novembra ribelo]] kiu preskaŭ sendependigis Pollandon kaj Litovion. En [[1859]] en [[Bjalistoko]] naskiĝis [[L. L. Zamenhof]]. Li iniciatis la Lingvon Internacian [[Esperanto]], por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en [[1887]] li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo. En [[1863]] estis la [[Januara ribelo]]. Poste Pollandanoj estis multe riproĉitaj kaj atakitaj de la ĉefoj de germana kaj rusa okupacio. Enfine dum la [[1-a mondmilito]] polaj ribelanoj kun [[Józef Piłsudski]] liberigis Pollandon. Jam en [[1919]] oni komencis la militon inter Pollando kaj [[Sovetunio]] kiun venkis Pollando konservante sian sendependecon. En [[1939]] [[Sovetunio]] kaj nazia [[Germanio]] fondis [[Pakto Ribbentrop-Molotov|Pakton Ribbentrop-Molotov]] laŭ kiu tiuj ŝtatoj dividis inter si terenojn de Pollando. Tial en oktobro [[1939]] Pollando estis atakita de Germanio ([[1-an de oktobro]]) kaj Soveunio ([[17-an de oktobro]]). Dum la [[2-a mondmilito]] Pollandanoj famiĝis ekzemple en la [[Batalo de Anglio]] kaj dissolvis kaj rekonstruis la nazian ĉifran maŝinon "[[Enigma]]". En Pollando naziistoj organizis la plej grandajn koncentrejojn- en [[Oświęcim]] ([[Auschwitz-Birkenau]]), [[Majdanek]], [[Belzec]], [[Treblinka]]. En [[1940]] jaro [[Sovetunio|Sovetanoj]] murdis siajn polajn [[militkaptito]]jn (ĉ. 19000 da homoj) en la arbaro de [[Katin]]. En [[1943]] jaro Nazistoj malkovris kadavrplenfosaĵojn de polaj masakritoj. Dum multaj jaroj de [[1946]] la reĝimo de komunismo en Pollando kaŝadis tiun aferon mensogante, ke militkaptitojn mortigis Nazistoj. Hodiaŭ eĉ en [[Rusio]] tiu afero estas multfoje kaŝata kaj la ĉefaj institucioj ne volas atribui, ke ĝi estis [[genocido]]. Ofte oni ekskuzas komunistan reĝimon en Rusio, ke antaŭe poloj mortigis rusajn militkaptitojn post la pola-bolŝevika milito en [[1920]] jaro. Laŭ Memorialo (la rusa-pola institucio de la memoro pri "Katin") ĝi estas malvero pro tio, ke rusaj militkaptitoj mortis per la epidemio de gripo kaj eĉ polaj militkaptitoj estis multe pli mortemaj poste en Rusio. En [[1941]] jaro anoj de la pola urbeto [[Jedwabne]] aŭ per sia volo, aŭ pro la nazia provoko mortigis ĉ. 1600 da judoj. Dum komunisma reĝimo oni kaŝadis tiun fakton. Nur en [[2001]] jaro pola prezidanto [[Aleksander Kwaśniewski]] pardonpetis pro tiu masakro en la ĉeesto de judaj reprezentantoj. Post la milito [[Winston Churchill]], [[Josif Stalin]] kaj [[Franklin D. Roosevelt]] sendepende de Pollando decidis, ke Sovetunio anektos la orientajn polajn terenojn ([[Belarusio]], [[Ukraino]] kaj [[Litovio]]). Sovetunio trudis ankaŭ al Pollando sian formon politikan- [[komunismo]]n, dum multaj jaroj kontrolante la malliberan Pollandon. De [[1946]] Pollandon regis do komunismo. Post [[Ribelo de Poznań]] kaj aliaj strikoj ĝis la jaro [[1989]] daŭris la revolucio kontraŭ-komunismo pri sendependeco. Post demokratiaj elektoj en la administradon de la lando venis asocio de strikuloj (laboristoj, studantoj kaj aliuj) [[Solidareco]] sub gvido de [[Lech Wałęsa]] kaj Pollando sendependiĝis de la komunisma reĝimo. Tiu venko super komunismo inspiris aliajn strikojn en Eŭropo kaj la tuta [[Varsovia Kontrakto]] falis. Grava centro kultura de la pola opozicio kontraŭ-komunisma estis la revuo "[[Kultura]]" eldonata en [[Parizo]]. Nuntempe la prezidanto de Pollando estas [[Lech Kaczyński]]. Dum 2005 ĝis 2007 jaro la ĉefministro estis lia ĝemelfrato- [[Jarosław Kaczyński]]. Nuntempe la ĉefministro estas [[Donald Tusk]] (ekde la [[9-a de novembro]] [[2007]]).
 
*'''Heredaĵo''': la reĝa kastelo kaj la malnova urbo en [[Varsovio]], la kastelo en [[Vavelo]], historia centro de [[Krakovo]], la nacia opero en Varsovio, la katedralo en [[Poznano]], la malnova urbo de [[Gdańsk]], [[koncentrejo]] en [[Oświęcim]], nacia parko [[Białowieża]], industria komplekso <i>Nova Huta</i>.