Ripuara dialektaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Dosiero:Bönnsch.png|thumb|220px|<center>specife formita glaso de la loka biero "Bönnsch", samnoma kiel la loka ripuara dialekto de [[Bonno]]]]
== Disvastiĝo ==
La dialektaro parolatas en vasta areo inter la urbo [[Duseldorfo]] norde kaj [[Bad Neuenahr-Ahrweiler]] sude, inter [[Eupen]] en [[Belgio]] okcidente kaj [[Siegen]] oriente. La teritorio esence estas la regiono, kiu historie dum multaj jarcentoj konsistigis la eklezian princlandon "Kurfürstentum [[Köln]]".

[[Dosiero:Kölsch kaj Esperanto.jpg|thumb|left|220px|<center>En sama serio de germana eldonejo inter alie aperis multvendataj lingvogvidiloj kaj pri [[Esperanto]] kaj pri la [[Kolonjo|kolonja]] dialekto ("Kölsch") de la ripuara dialektaro]]
La ripuara norda parto de la [[Germanlingva Komunumo de Belgio|germanlingva parto de Belgio]] nur post la jaro [[1918]] iĝis parto de [[Belgio]] kaj antaŭe same estis kolonja. Krome la ripuara parolatas en iuj limaj komunumoj de la provinco [[Limburg (Nederlando)|Limburg]] de [[Nederlando]], nome en la urboj [[Kerkrade]] - la loko de la [[IJK]] de somero [[1989]], [[Simpelveld]], [[Vaals]] kaj la ĉirkaŭaĵo.
 
La plej konataj variaĵoj de la ripuara dialektaro estas la urbaj dialektoj "Kölsch" de [[Kolonjo]] kaj "Bönnsch" de [[Bonno]], ĉe la rivero [[Rejno]] en la centra parto de la dialektejo, kaj "Öcher Platt" ([[Akeno]]), "Dürener Platt" ([[Düren]]) kaj "Eischwiele Platt" ([[Eschweiler]]) en la okcidento.