Diskuto:Historia Naturalis Brasiliae: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
142857 (diskuto | kontribuoj)
Linio 9:
==Pri la korekto "postea" al "posta"==
Saluton, Daniel! Vi korektetis la ĉi-supran vorton. Nu, mi ne kontraŭas, ke vi uzas "posta", sed ne certas diri, ke ne estas "postea" aŭ ke ĝi apartenas al Interlingvao. "Postea" devenas de la adverbo "poste" plus la adjektiva finaĵo. Tio estas tute ĝusta formo vortprovizi. La diferenco inter "postea" kaj "posta" estas en tio, ke "posta" povas esti duba ("posta" rilatas kaj al tempo kaj al loko), dum "postea" estas ĝusta rilate al tempo. Vidu ekz-e la vortojn "postaĵo" (ĝi rilatas al loko) kaj "posteulo" (ĝi rilatas al tempo). "Postulo" estus individuo, kiu estas post alia en iu vico, ekz-e. Finfine ReVo donas unu apartan artikolon por "postea", do esperantlingva vorto. Mi ne disputos malfari vian korekton, ĉar ĝi estas nur stila problemo, do superflua reŝanĝo laŭ mi. Sed mi volis atentigi pri la misjuĝo. Dankon pro la revizio kaj tutlegado, amiko!--[[Vikipediisto:Fernando Maia Jr.|Fernando Maia Jr.]] 12:12, 11. Okt 2008 (UTC)
: Vorto „postea“ apartenas ja al [[Interlingvo]], sed tio estis nur parenteze :-)
: Mi ne kredas ke ĝustas afiŝi plurajn radikojn, ĉar vortoj estas ''nur'' nomo, adjektivo, adverbo aŭ verbo, sed ne pluraj samtempe. Kiam oni uzas finaĵon por unu vorttipo, oni forigas la alian; tio estas la tipa vortfarado esperantgramatike kaj ankaŭ la kutimo (eĉ alilingve!). Mi ne ŝatus ebligi plur-bazfinaĵajn vortojn, ĉar tio kompleksigas la legadon, komprenon kaj eĉ lingvon. „Postulo“ estas simple „ulo kiu estas poste“ (poste aŭ tempe, aŭ loke, aŭ orde, aŭ interese, aŭ hierarĥie, ...). Simpla lingvo estas pli bone komprenebla por la plejparto.
: Ah, por kompreni vorton tian facilan kiel „poste“/„posta“ oni ne necesu vortaron! Malankaŭ la legantoj. Miaopinie... --[[Vikipediisto:142857|Daniel Clemente]] 18:40, 13. Okt 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Historia Naturalis Brasiliae".