Italika lingvaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
La '''italika lingvaro''' estas unuaranga banĉo de la [[hindeŭropa lingvaro|hinseŭropa lingvofamilio]]. Pasintece supozita pli proksima parenceco kun la [[kelta lingvaro]] ĝis nun ne estis science pruvebla.
 
La italikaj lingvoj en la [[antikva epoko]] parolatis sur la [[italio|itala duoninsulo]] kaj sur la insulo [[Sicilio]], fare de la popoloj de la [[italikoj|italika etnaro]]. Unu el la grupaj lingvoj, la [[latina lingvo]], tamen pro iom-post-ioma politika ampleksiĝo de la regno [[Romio]] iĝis pli kaj pli hegemonia kaj fine forpremis ĉiujn aliajn italikajn lingvojn, kiuj senescepte formortis. La [[latina lingvo]] havis plurajn posteulajn lingvojn, la [[latinidaj lingvoj]], kiuj do konsistigas la modernan branĉon de la italikaj lingvoj. Kiam ekzakte la aliaj italikaj lingvoj formortis, ne kun plena certeco difineblas, certe tamen ankoraŭ dum la [[antikva epoko]], la plej multaj probable antaŭ la naskiĝo de [[Jesuo]], do antaŭ la komenciĝo de la moderna kalendara kalkulo.
 
Ampleksajn skribajn dokumentojn postlasis nur la [[latina lingvo|latina]], [[oska lingvo|oska]] kaj [[umbra lingvo|umbra]] lingvoj. La aliaj italikaj lingvoj nur dokumentiĝis per malmultaj mallongvaj ŝtonaj enskribaĵoj.