Reschensee: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
| Dato =
}}
La lago '''Reschensee''' ([[germane]], prononco ''"'''Re'''ŝnze"'', [[itale]] '''Lago di Resia''') estas [[akvorezervujo]] en la komunumo [[Graun im Vinschgau|Graun] [prononco "Graŭn"] en la sudokcidento de la plejparte [[germana lingvo|germanlingva]] regiono [[Sudtirolo]] en norda [[Italio]]. La rezervujo por 120 milionoj da m³ da akvo en [[Alpoj|alpa]] [[valo]] bariĝis inter la jaroj [[1949]] kaj [[1950]], ĝi longas 6 kilometrojn kaj en la plej larĝaj lokoj larĝas pli-malpli kilometron. La vilaĝoj ''Reschen'', ''Graun'' (la vilaĝa kerno kaj la vilaĝoparto ''Spin'') plus Sankt Valentin auf der Haide (ties vilaĝoparto ''Kaschon'') situas rekte ĉe la laga bordo.
 
Iom sude de la alpa pasejo ''Reschenpass'' ĝis la barigo de la rezervujo ekzistis tri naturaj lagoj: ''Reschensee'', ''Mittersee'' (aŭ Grauner See) kaj ''Haidersee''. Dum la akvobarigo la tuta historia vilaĝo Graun kaj plejparto de la historia vilaĝo Reschen subakviĝis - do la du samnomaj vilaĝoj rande de la nuna akvorezervujo estas novaj konstruoj. 163 domoj tiam detruiĝis kaj 523 hektaroj de agrikultura areo inunditaj. Nuntempe nur la historia preĝeja turo de la eksa vilaĝo Graun meze de la lago indikas pri la eksaj loĝiĝo de la valomezo.