William Godwin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DragonBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: simple:William Godwin
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''William GODWIN''' (naskiĝis la [[3-a de marto|3-an de marto]] [[1756]] - mortis la [[7-a de aprilo|7-an de aprilo]] [[1836]]) estis [[Anglio|angla]] [[Politiko|politika]] [[Filozofio|filozofo]], [[Ĵurnalismo|ĵurnalisto]] kaj [[Romano|romanverkisto]]. Li estas rigardata kiel unu el la fondintoj de [[utilismo]] kaj unu el la modernaj teoristoj de [[minarkiismo|minarkiista filozofio]]. Godwin estas precipe famkonata pro du libroj, kiujn li publikigis je la sama jaro : ''An Enquiry Concerning Political Justice'' ("Enketo Koncerne Politikan Justicon") estas atako kontraŭ la tiama politika ordo. La dua verko, ''Things as They Are: The Adventures of Caleb Williams'' ("La Aventuroj de Caleb Williams"), kritikas aristokratajn privilegiojn sed estas ankaŭ frua ekzemplo de [[krimliteraturo]].
 
Danke al la sukceso de siaj du verkoj, Godwin ĝuis gravan rolon ene de la [[Radikalismo|radikala]] movado en [[Londono]] je la [[1790|1790-aj jaroj]]. Okaze de la sekvinta konservativa subpremo de brita radikalismo, Godwin estis fortege kritikita, parte pro sia edziĝo kun la pionira [[Feminismo|feminista]] verkistino [[Mary Wollstonecraft]] en [[1797]], kaj pro la simplanima biografio, kiun li verkis post la morto de tiu ĉi. Ilia filino, [[Mary Shelley]], fariĝis la aŭtorino de la famega romano ''[[Frankenŝtejno]]'' kaj edziĝis kun la poeto [[Percy BysscheBysshe Shelley]].
 
Malgraŭ multnombraj kalumnioj pri sia reputacio, Godwin daŭre kaj abunde verkadis en multaj genroj (romanoj, historio, demografio) ĝis sia morto. Kune kun sia dua edzino, Mary Jane Clairmont, li verkis porinfanajn librojn pri [[Biblio|biblia]] aŭ klasika historio, kiujn li publikigis kun aliaj verkoj far [[Charles Lamb]]. Godwin estas kelkfoje konsiderata kiel la fondinto de filozofa [[anarkiismo]], sed havis cetere gravan influon sur [[brita literaturo]].
 
[[Kategorio{{DEFAŬLTORDIGO:Britaj verkistoj|Godwin, William]]}}
[[Kategorio:AnglajBritaj filozofoj|Godwin, Williamverkistoj]]
[[Kategorio:AnglalingvajAnglaj verkistoj|Godwin, Williamfilozofoj]]
[[Kategorio:NaskiĝintojAnglalingvaj en 1756|Godwin, Williamverkistoj]]
[[Kategorio:MortintojNaskiĝintoj en 1836|Godwin, William1756]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1836]]
 
[[da:William Godwin]]