Siouxsie Sioux: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
StigBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ru:Сью, Сьюзи
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
 
Adoleske, ŝi estis memdeklare solulinon. Dek-ok-jaraĝe, ŝi transloĝiĝas al centra Londono
kaj komencas admiri la muzikon de [[David Bowie]], [[Lou Reed]], [[Marc Bolan]] aŭ [[Iggy Pop]] kaj frekventi la lokajn [[Samseksemo|samseksemajn]] noktoklubojn. Dum tiu eliradoj, ŝi amikiĝas kun Steven Bailey, samaĝa junulo kiu fidelas la samajn klubojn. Ŝi fariĝas rimarkita en la londona punka medio por sia ekstravaganta eksteraĵo, kiu inspiriĝis interalie de [[fetiŝismofetiĉismo]], [[katenado]], [[glamo]] kaj koruptita ĉarmo.
 
Devenante de la sama municipo ''Bromley'', la [[Sex Pistols]] ekfuroris en la brita ĉefurbo dum la meza [[1970-oj]]. Ĵurnalisto Caroline Coon kreis la esprimon «''Bromley Contingent''» por arigi la furiozajn fanojn de la Sex Pistols dum tiuj jaroj, ĉar plejparto el ili devenis de Bromley. Konsciiĝante ke io grava estas okazanta, Susan kaj Steven tiam dorlotas ideon formi ilian propran muzikan grupon.