Simo Milojeviĉ: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Simo MILOJEVIĈ''' (nacilingve: '''MILOJEVIĆ''') (naskiĝis [[1936]] en [[Bosnio]]). Esperantistiĝis en [[1956]]. Ĵurnalisto kaj profesia esperantisto. Estis membro de la [[Akademio de Esperanto]] ([[1989]]-[[1998]]).
 
En la komenco de sia movada aktivado li estis sekretario de loka Esperanto-klubo, poste de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En [[1963]] li estis ĉefredaktoro de ''Jugoslavia esperantisto'', poste de ''La suda stelo'' ([[1964]], [[1967]]-[[1969|69]]). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron ([[1960]]-[[1961|61]]) en [[Hinda Unio]] kaj [[Nepalo]] por instrui Esperanton. Post sia transloĝiĝo al [[Nederlando]] Milojević redaktis la revuon ''[[Kontakto]]'' ([[1970]]-[[1974|74]]).
 
En [[1974]] li eklaboris en la Centra Oficejo de UEA, kiel vicdirektoro ([[1974]]-[[1980|80]]) kaj redaktoro de ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]''. Inter [[1983]] kaj [[1995]] li estis [[Ĝeneralaj Direktoroj de UEA|Ĝenerala Direktoro]] de UEA. Ekde [[1996]] li plulaboris, ĝis la emeritiĝo en [[2002]], kiel libroservisto de la Asocio. En sia 60-a vivojaro, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj labori kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA, de [[1996]] ĝis la fino de 2002, kiam li pensiiĝis. Ekde la fino de [[2007]] li vivas en [[Trebinje]] ([[Respubliko Serba]], [[Bosnio kaj Hercegovino]]).