Merkata ekonomio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''merkata ekonomio''' estas ekonomia ordo, en kiu la taskoj plenumi la homajn bezonojn estas dividitaj inter specialiĝintaj profesiuloj, kaj en kiu la kunordigo de [[pr...
 
2a ĉapitro
Linio 4:
 
Elemente necesa por merkata ekonomio estas funkcianta interŝanĝilo, do [[mono]], kiu ebligas la nerektan interŝanĝon de varoj kaj servoj laŭ la modelo "varo kontraŭ mono, mono kontraŭ alia varo".
 
==Sekvoj kaj kritikaro==
Se la [[ŝtato]] ne intervenas, kiel okazas ĉe la [[planekonomio]], oni lasas kiel ununura kontrolanto la regulo de [[mendado kaj ofertado]], kio finfine signifas, ke kiu havas monon regas la ekonomian vivon, ĉar nur tiu povas kaj eĉ rajtas mendi aŭ produkti varojn aŭ servojn por oferti ilin. Tio estas la bazo de la funkciado de la socio laŭ la povo de la mono aŭ kapitalo, tio estas la [[kapitalismo]]; pro tio, laŭ multaj, la terminoj "kapitalismo" kaj "merkata ekonomio" aŭ eĉ "libera ekonomio" estas [[sinonimo]]j.
 
Ĉar gravas nur la deziro de la monposedanto pli kaj pliriĉiĝi, tre ofte super la neceso de la neposedantoj havigi al si la plej bazajn bezonojn, kiel estas manĝo, hejmo, vestaĵo ktp., la funkciado de la merkata maŝino iras kontraŭ la bezonoj de tiuj. Tio estas la bazo de la ekonomia diferencaro inter sociaj tavoloj, landoj, mondoregionoj ktp.
 
Eĉ kvankam la defendantoj de la Merkata ekonomio apogas, ke nur la merkataj fortoj regu la ekonomian maŝinaron kaj la ŝtato nur rigardu, kiam tiuj bezonas helpon de la ŝtato, ne dubas krii [[krizo]]n kaj peti [[financoj|financan]] apogon de la ŝtato, kiel okazis dum la banka krizo de 2008 en [[Usono]] kaj [[Okcidenta Eŭropo]]. La ekskuzo estas, ke tio iras en ĉiesa profito, sed, kiam la monposedantoj enspezas, ne temas pri ĉiesa profito.
 
{{ĝermo-ekonomiko}}