Inka-Kolao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Bottle and glass of inca kola.jpg|thumb|Inka-Kolao en botelo kaj glaso]]'''Inka-Kolao''' (marknome: INCA KOLA) estas orflava [[karbondioksido|karbondioksida]] [[kafeino|kafeina]] trinkaĵo senalkohola, kreita kaj en 1935 ekvendita de la firmo Lindley en Rímac, distrikto de la [[perua]] ĉefurbo [[Limo]]. Malgraŭ sia nomo ĝi ne gustas koka-kolaeske sed iel mildkremaĵe kaj iel infanmaĉgume. Esenca enaĵo venas de la [[citronverbeno]] (latine: ''Aloysia citrodora'', hispanlingve en [[Peruo]]: ''hierba luisa''). Uje Inka-Kolao aĉeteblas en ladaj skatoloj kaj plastaj aŭ vitraj boteloj de multdiversaj grandoj.
 
Tenante en [[Peruo]] merkatporcion pli grandan ol [[Koka-kolao|Koka-Kolao]] kaj estante populara ankaŭ alie en [[Sudameriko]], en [[Eŭropo]] ĝi riceveblas kvazaŭ nur en specialaĵejoj ofertantaj latin-amerikajn produktojn.