Dekamerono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
2a paragrafo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:ForutuneWheel.jpg|thumb|right|250px]]
'''Dekamerono''' estas romano kiu konsistas el ciklo enhavanta 100 [[novelo]]jn dividitaj po dek por dek tagoj (''Dekamerono'' signifas en la [[greka]] ''dek tagoj''. La okazintaĵojn rakontas dek junaj homoj, kiuj fuĝis el urbo en provincon, por ke ili savu sin antaŭ [[pesto]], eksplodinta en [[Florenco]] en la jaro [[1348]]. Dekameronon verkis [[Giovanni Boccaccio]] en la jaroj 1348 - 1353. En la enkonduko de Dekamerono estas ankaŭ unu el la plej signifaj kaj la plej detalaj priskriboj de pesto en la [[mezepoko]]. La okazintaĵoj de Dekamerono kaj iliaj temoj influis vicon da pluaj artistaj verkoj en ĉiuj terenoj de la arto.
 
La ĉefaj temoj de la noveloj rakontitaj de la rakontistoj estas amhistorioj kaj humoro (trompo); tiele la verko heredas la mezepokan guston por amhistorioj kaj amuzigo. En multaj noveloj la edzoj estas trompitaj de edzinoj, la ŝjane naivaj virinoj vere malkasigas sian volupton, la monaĥoj kaj studentoj aperas kiel ardaj amantoj ktp.
 
== Analizo ==
La gravo de la ''Dekamerono'' baziĝas grandparte sur ties zorgita kaj eleganta [[prozo]], kiu setligis imitindan modelon por la estontaj verkistoj de la [[Renesanco]], sed ankaŭ ĉar konsistigis la ĝenran modelon de la estonta [[kortega novelo]], ne nur en Italio tra la nomitaj ''novellieri'' (Franco Sachetti, [[Mateo Bandello]], Gerardi Cinthio ktp.) sed en la tuta Eŭropo (''El Patrañuelo'' de [[Juan de Timoneda]], la ''Novelas Ejemplares'' de [[Cervantes]], ktp.). Eĉ la legendo de'' [[Los amantes de Teruel]]'' inspiriĝis en la novelo 8a de la kvara tago.
 
 
Aliparte, la cirkonstancoj priskribitaj en la ''Dekamerono'' estas ege influitaj de [[mezepoko|mezepokal]] emo por [[numerologio]] kaj [[mistikismo]]. Ekzemple, oni kredas ke la sep virinoj reprezentas la kvar kardinalaj [[virto]]j kaj la tri teologaj virtoj (justeco, saĝo, kuraĝo kaj modereco; fido, espero kaj karitato). Kaj oni suzas, ke la tri viroj reprezentas la grakan triecan dividon de la animo (racio, kolero kaj volupto). La propra Boccaccio indikas, ke la nomoj kiujn li donis al tiuj dek roluloj estas fakte [[seŭdonimo]]j "elektitaj ĝuste laŭ la kvalitoj de ĉiu". La itallingvaj nomoj de la sep virinoj, en la signifa ordo laŭ la origina teksto estas la jenaj: ''Pampinea'', ''Fiammetta'', ''Filomena'', ''Emilia'', ''Laureta'', ''Neifile'', kaj ''Elissa''. La nomoj de la viroj estas la jenaj: ''Panfilo'', ''Filostrato'', kaj ''Dioneo''.
[[Image:Giovanni Boccaccio.jpg|thumb|200px|Giovanni Boccaccio la aŭtoro de la Dekamerono]]
==Sekvoj==
La Dekamerono estas distinga verko, kiu priskribas detale la fizikaj, psikologiaj kaj sociaj efektoj kiujn la pesto kaŭzis en parto de [[Eŭropo]]. La bazaj historioj de la noveloj ne devas esti konsiderataj kiel inventaĵoj de Boccaccio; fakte, ili baziĝas sur italaj fontoj pli antikvaj, aŭ foje sur francaj aŭ latinaj fontoj. Granda nombro de la historioj enhavataj ene de la Dekamerono aperos poste en la [[La Rakontoj de Canterbury]] de [[Geoffrey Chaucer|Chaucer]]. Tamen, Chaucer probable ne estis familiarigita rekte kun ''La Dekamerono''. Probable li uzis alaijn hispanajn kaj latinajn komunajn fontojn, kiel materialo kiu estis inspirigo ankaŭ por la verkoj de Boccaccio. La scenoj de la Dekamerono estis popularaj temoj por la renesancaj pentristoj kiel [[Tiziano]]. En [[1970]], [[Pier Paolo Pasolini]] realigis filmon baze sur kelkaj el la historioj de tiu ĉi verko.
 
Oni povas konsideri la verkon de Boccaccio kiel elstara antaŭaĵo de la literaturo de sia epoko, ĉar la karakteroj de la Dekamerono estas antaxumontro de la nereligia koncepto de la homo al kiu alvenis la Renesanco. La malesto de fantaziaj aŭ mitaj trajtoj, tiele kiel la primoko farita al la mezepokaj idealoj, estas, inter alaij, la trajtoj kiuj difinas la Dekameronon kiel teksto klare antropocentrisma kaj [[Humanismo|humanisma]]
 
La roluloj de Boccaccio estas komunaj estaĵoj, defektaj kaj senhavaj de ĉiu ajn noblan valoron, ĉu ĉevaliran ĉu kortegan; male elstaras la rabistoj, mensogistoj kaj adultoj, kaj ilia ruzo por triomfi; diference de la antikva mezepoka koncepto kie la heroo de la historio posedis belon aŭ forton, kaj asocie ĉiam al la nobelularo kaj la dieco. Fine, la forta sento kontraŭklerika de la historioj de Boccaccio pensigas en la epokoj estontaj, kie la feŭdaj kaj kristanaj idealoj estos atakitaj de la novaj konceptoj kiuj lokigas la homon kiel centro de la mondo.
 
== En kino ==
La Dekamerono estis [[El Decamerón (película)|adaptita al kino]] de la itala reĝisoro [[Pier Paolo Pasolini]] en 1971.
 
{{Commons|Category:Decameron}}
Linio 8 ⟶ 24:
[[Kategorio:Libroj]]
[[Kategorio:Noveloj]]
[[Kategorio:Itala literaturo]]
 
 
[[bg:Декамерон]]