Kibuco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BodhisattvaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lv:Kibucs
Cvi (diskuto | kontribuoj)
e korekto de tajperaretojn
Linio 1:
La '''kibuco''' ([[hebrea]] : '''קיבוץ''', '''kibbutz''', «kunveno» aŭ «kune») estas israela kolektiva komunumo (aŭ vilaĝo). Ĝi estis origine agrikultura, pli poste kun miksa mastrumado. Oni trovas kibucojn en tuta [[Israelo]] kaj la unua el ili, [[Deganja]], estis kreita en [[1909]]. En la dua duono de la [[20-a jarcento]] agadis pli ol 200 kibucoj kun membraro de ĉirkaŭ 100 000.
 
La kibucoj reprezentis movadon kiu kombinis [[socialismo|socialismon]] kaj [[cionismo|cionismon]]. Ja ili estis fonditaj kiam sendependa agrikulturo estis malfacila, dum la israela ŝtato ankoraŭ ne ekzistis. La kibucaj membroj, pro bezono kaj inspiritaj de sia propra ideologio, elvolvis kolektivan vivmodon kaj tiel ili allogis la intersiĝoninteresiĝon de la tuta mondo.
 
Dum la kibucoj daŭris plurajn generaciojn kiel [[utopio|utopiaj]] komunumoj, la plej multaj el ili hodiaŭ estas apenaŭ malsamaj ol kapitalistaj firmaoj aŭ ĝeneralaj urboj kies kibucoj origine estis supozitaj alternativoj. Hodiaŭ, agrikulturo estas parte forlasita ĉar industrioj, ofte de altaj teĥnologioj, prenis sian lokon.
Linio 7:
Historie, la kibucaj membroj estis perceptitaj kiel elito, siaspece batalema kaj enmigrinta, en ĉiuj niveloj, intelekta, politika kaj milita. Tiel, en la [[1980-aj jaroj]], la oficiroj de kibuca deveno reprezentis ĉirkaŭ 25 % el la oficira korpuso, kontraŭ apenaŭ 3 % el la loĝantaro. Tamen la ideologia aŭ homa pezo de la kibucoj estas klare kaj relative falanta de la [[1970-aj jaroj]]. En 2005, ili reprezentis nur 1,8 % el la israela loĝantaro. Ilia loĝantaro efektive ne malpliiĝas (tamen iomete de la [[1990-aj jaroj]]), sed precipe ĝi ne plu antaŭeniras en israela socio kun rapida demografia elvolviĝo.
 
Kvankam la kibuca movado neniam transpasis 7 % el la loĝantaro, ĝi faris pli por formi la bildon kiun israelojla israelanoj havas pri sia lando kaj tiun, kiun eksterlandanoj havas pri Israelo ol ĉiu alia institucio.