Adoptismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e pliaj intervikiaĵoj, la mondo estas ne nur angla kaj interlinguaa
aldonoj
Linio 1:
'''Adoptismo''' estas parto de la [[unitarismo|unitarisma]] aŭ kontraŭ[[Sankta Triunuo|trinitarisma]] branĉo de [[kristanismo]]; ĝi unue aperis dum la unuaj jarcentoj post Kristo. Ĝia ĉefa tezo diras ke [[Jesuo]] naskiĝis nur perfekta[[homo]] kaj estis poste adoptita filo de [[Dio]] dum lia [[bapto]], dum lia [[klarigotransfiguriĝo]], dum lia [[releviĝo]] aŭ dum lia [[ĉieliro]], depende de [[sekto]]. Ĉefa formo de adoptismo estis proponita de [[Theodoto]] kaj [[Paŭlo de Samosato]]. Adoptisman [[kristologio]]n havis poste, dum la [[16-a jarcento|16-a]] kaj [[17-a jarcento]]j, la [[Polaj fratoj]], ofte erare nomitaj "socinanoj" aŭ "socinianoj". Ĝi estas malsama al la kristologio de la [[arianismo]], laŭ kiu [[Kristo]] estas nek dio nek homo, sed la unua kreitaĵo.
 
La termino "adoptismo" aŭ "adoptianismo" iĝis aktuala kiam la hispana episkopo [[Elipandus de Toledo]], kaj iom poste ankaŭ la episkopo [[Felix de Urgel]], advokatis tian teologion en la 8-a jarcento, sed la ideo estas pli aĝa; ĝi troveblas jam en tiel frua teksto kiel [[La paŝtisto de Hermas]], [[apokrifo|apokrifa]] [[apokalipso]] kiun oni kredas estis skribita de frato de la episkopo de Romo ĉirkaŭ [[150]] p. Kr.
{{ĝermo}}
 
Tiu teksto enhavas interalie dek parabolojn, el kiuj la kvina similigas la [[Dipatro]]n al la posedanto de vinberĝardeno, [[Sankta Spirito|La sanktan spiriton]] al ties vera filo kaj [[Kristo]]n al ties sklavo, kiu faras pli ol petite kaj tial estas levigita al la pozicio de filo, ankaŭ li; do bildo klare malsama al la poste kutima [[triunuo|triunu-ideo]].
 
[[kategorio:Kristanismo]]