Juraj Jánošík: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Slovakio]]
 
'''Juraj JÁNOŠÍK''' (25.1.[[1688]]-18.3.[[1713]]), slovaka nacia heroo, legenda rabisto simila al [[Robin Hood|Robin HOOD]]. En la jaroj 1707-1708 li partoprenis ribelon de [[Francisko II RÁKOCZI]], poste eniris en la imperiestran armeon. En la jaroj 1711-1713, post kiam nobelo mortigis lian patron, li foriris al la slovakaj montaroj kaj fariĝis estro de rabista grupo (12-membra). La grupo priŝteladis nobelojn kaj disdonadis la rabaĵojn al malriĉaj homoj kaj tiel Jánošík fariĝis popola heroo. Tamen unu el liaj kunuloj estis vera kanajlo, kiu lin perfidis. Jánošík estis kaptita kaj en la urbo [[Liptovský Svätý Mikuláš]] pendumita.
 
Laŭ popolaj legendoj li ricevis de feino magian zonon, kiu faris lin nevundebla. En la montaroj kaptis lin rabistoj, sed li en lukto venkis super ilia ĉefo kaj mem fariĝis rabista kapitano. Li ordonis prirabi sole riĉulojn kaj nobelojn, sed neniam simplajn homojn. Li ankaŭ malpermesis mortigadi. La legendoj priskribas multajn liajn ruzaĵojn, per kiuj li trompis kaj priŝtelis potenculojn kaj ĉion disdonis al vilaĝanoj. Estante nevundebla, li devis esti kaptita per ruzo. En gastejo, kie jam atendis lin kaŝitaj soldatoj, maljunulinaĉo ĵetis sub liajn piedojn pizojn kaj li falis sur ili. Sub pendumilo oni proponis al li pardonon, se li fariĝos kapitano en la imperiestra armeo, sed li respondis: "Vi kuiris min, do vi ankaŭ formanĝu min!" Kaj mem saltis sur hokon, kiu pendis sur ŝnuro anstataŭ maŝo, kaj mortis pendante sur ripo.