Batalo ĉe Lipany: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 9:
Dimanĉe la [[30-a de majo|30-an de majo]] de [[1434]] proksime de malgranda vilaĝo [[Lipany]], situanta proksime de urbo [[Český Brod]], staris kontraŭ si unuiĝintaj fortoj de radikalaj husanoj (Taboritoj gviditaj de [[Prokop HOLÝ]] kaj Orfoj de [[Jan ČAPEK el Sány]]) en unu flanko kaj koalicio de moderaj kalikuloj kaj katolikoj en la alia flanko. La modera flanko estis nombre tre pli forta, sed la radikaloj denove povis fanfaroni per harmonianta kaj pli sperta armeo. Alie inter la flankoj ne estis gravaj diferencoj. Ambaŭ uzis klasikan husanan taktikon kaj armilaron. Kontraŭ certe sperta kaj estiminda komandanta duopo [[Prokop HOLÝ]] kaj Jan Čapek el Sány staris ankaŭ tre sperta kaj kapabla modera kalikulo Diviš Bořek el Miletínko, malnova kunbatalinto de [[Jan ŽIŽKA]].
 
La batalo de komence evoluis iom tedemeenueme. La radikala flanko, kiu venis en la batalejon pli antaŭe, ekokupis avantaĝan lokon sur monteto sudokcidente de Lipany ferminte sin en veturilremparo. Kaj ili atendis… Ili povis permesi al si la atendadon kun sufiĉo da provizoj, ili nome fidis al nervozeco de siaj malamikoj, kiuj estos nervozaj pro tio, ke iliaj propraj sinjorujoj kaj regionoj estas neŝirmataj. Pleje sole ili atendis helpon. La rezulto devis esti aŭ disfalo kaj malplifortigo de la katolika flanko aŭ ties ĝenerala atako, sed dum tre malavantaĝaj kondiĉoj. La komandantoj de la moderuloj memkompreneble konsciis tion (en la posteno de siaj malamikoj ili sendube elektis la saman sintenon) kaj ili decidiĝis uzi artifikon, kiu solvus la patan situacion.
 
Diviš Bořek el Miletínko apartigis siajn rajdistojn en du partojn. Li kaŝis unu parton en valeto proksime de la veturilremparo de la malamiko kaj la alian li sendis en kriegan atakon. Tiu memkompreneble ne povis havi sukceson kaj neniun surprizis, ke jam post la unuaj pafaroj kaj mortuloj la provokema rajdistaro haltis komencinte retiriĝi, aŭ prefere fuĝi reen.