Ballade de la féconductrice (filmo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Rakonto: 1-a redakto (kaŝita)
e korektetoj
Linio 8:
{{intrigo}}
 
Elrigardo al fermita kradpordo. Laŭ pianluda muziko, longhara viro kun sutano puŝas la pordon kaj malsupreniras ŝtupar-straton. La pastro transiras la straton, kun valizo en mano, en ŝtorm-brua fono. Li preterpasas viron kun cigaro, kiu petas fajron al li. La pastro helpas la trapasanton, kaj alvenas al preĝejo. Enirinta, li krucosignas kaj eniras la ĥorejon, kie troviĝas du nudaj junaj viroj, dorsflanke, genuantaj, kiuj preĝas. La pastro iras malantaŭ predikejon, malfermas grandegan libron, kiun li foliumas. Ambaŭ viroj tiam ekstaras, kaj genuiĝas antaŭ la pastro. Muzika fono de religiaj ĥoroj. Dum la predikado, unu el la du viroj ekludas fluton. Lia sekso ekstaras kiel serpento dresata de la muzikilaj sonoj. Kolerita, la pastro interrompas sin, alproksimiĝas al ambaŭ viroj, kiuj brakumas liajn krurojn. Li malfermas sian valizon, eltiras tondilon kaj tranĉas la sekson de la fripona muzikisto! Alrigardo al la vizaĝoj, ĉefe tiu de la viro kun tranĉita sekso, kiu kriegas pro doloro. Kiam la sekso falas teren, ĝi transformiĝas en lekanton. Laŭ gaja muziko, la pastro eliras el la preĝejo. Tiam li ekvidas junan virionvirinon, sidantan sur motora kovrilo de aŭto, kun la lekanto inter la dentoj, montrantan grandan rideton. Ŝi insiste rigardas lin dum li purigas la sangoplenan tondilon. Timigita, li forfuĝas. La enkonduka prezento komenciĝas, fone estas religiaj pentraĵoj prezentantajn krucumadojn, torturo-scenojn kaj nudojnnudulojn.
 
En salono laŭ modo de la 70-aj jaroj, troviĝas trinkanta virino. Infano eniras la ĉambron. Ŝi kisas lin. Li malfermas sian lernejan sakon kaj montras al ŝi grandan libron, kie svage vidiĝas nudaj virinoj. Gaja muziko ekludas. La virino kaj la infano ekdancas, turniĝante, daŭre, laŭ instiga muziko, senfina. La virino kondukas la infanon al balkono, kaj revenas en la loĝejon por pretigi lian banon. La infano senvestiĝas kaj eniras la banujon. En la apuda ĉambro, la feino (ekde nun ŝi estos nomata tiel) eligas lipruĝan bastoneton, kaj sensuale ŝminkas sian vizaĝon. Paralele, la infano sapumas sin per sugestiva maniero, malrapide suprenirante ĝis la femuro. Tamen nenio videblas, ĉar la bano ŝaŭmas. Revene al la ĉambro, kie la feino finas sian ŝminkadon, kiu estas klaŭna masko. Ŝi tiras al si la langon en la spegulo. Kiam ŝi eniras la banĉambron, ŝi estas tute alivestita kiel klaŭno, kun ĉapelo, larĝa pantalono kun kvadrataj desegnoj, striita supro de maristo, kaj ŝelkoj. Ŝi staras antaŭ la banujo kaj fikse rigardas la infanon, grimacas al li. La feino riverencas, kun ĉinaj ombroj sur la muro, la infano estas ravita kaj aplaŭdas. Subite, montratas elektra plugingo super la lavujo. La feino ekprenas la elektran kablon, kiun ŝi malrapide svingas per etendita brako, ĉiam rigardante la infanon. Subite, ŝi ŝovas la plugilon en la banujon, kaj la infano dronas, elektrizita, laŭ pianluda muziketo. Sceno finiĝas per okulumo de la feino al la mortinto.
 
Stratvagulo sidas sur unu el la pontetoj kiuj supreniras metro-linion. Li trinkas vinon el botelo, ĝemas per nekompreneblaj vortoj. Malmultaj preterpasantoj ignoras lin. Li fine vomigas sin en manĝujon, eligas tablotuketon, salas sian vomaĵon antaŭ ol manĝi ĝin kontente, kirlante ĝin. Malantaŭe vidiĝas la feino de fore, kiu spektas lian faron, kaj alprokximiĝas al li. Ĵaza muziko de saksofono komenciĝas. La feino surgenuiĝas apud la viro, prenas la manĝujon de liaj manoj, karesas lian vizaĝon. Li estas fascinita, kaj ridetas al ŝi per putritaj dentoj! Tiam, la feino denove eligas sian lipruĝan bastoneton por ŝminki la stratvagulon kiel klaŭnon. Ŝi kisas lin, donante mortigan kison, kaj lasas lin mortinta. Pasantoj daŭre preterpasas, sed ankoraŭ ne rigardas la povran homon. Du viroj ĵetas al li monerojn. elrigardoElrigardo al Parizo finas la scenon.
 
{{intrigofino}}