Ballade de la féconductrice (filmo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korektetoj
e →‎Rakonto: 2-a redakto (kaŝita)
Linio 13:
 
Stratvagulo sidas sur unu el la pontetoj kiuj supreniras metro-linion. Li trinkas vinon el botelo, ĝemas per nekompreneblaj vortoj. Malmultaj preterpasantoj ignoras lin. Li fine vomigas sin en manĝujon, eligas tablotuketon, salas sian vomaĵon antaŭ ol manĝi ĝin kontente, kirlante ĝin. Malantaŭe vidiĝas la feino de fore, kiu spektas lian faron, kaj alprokximiĝas al li. Ĵaza muziko de saksofono komenciĝas. La feino surgenuiĝas apud la viro, prenas la manĝujon de liaj manoj, karesas lian vizaĝon. Li estas fascinita, kaj ridetas al ŝi per putritaj dentoj! Tiam, la feino denove eligas sian lipruĝan bastoneton por ŝminki la stratvagulon kiel klaŭnon. Ŝi kisas lin, donante mortigan kison, kaj lasas lin mortinta. Pasantoj daŭre preterpasas, sed ankoraŭ ne rigardas la povran homon. Du viroj ĵetas al li monerojn. Elrigardo al Parizo finas la scenon.
 
La feino marŝas tra malplena bazaro, de kiu restas nur armaturoj de vendotabloj. Ŝi ankoraŭ estas vestita kiel klaŭno. La viro kun cigaro, ekvidita en la unua sceno kun la pastro, sekvas ŝin de malproksime. Li haltas por terni. La feino pasas antaŭ virino, kiu surportas blankan vaporan vualon kaj starigas tabuleton portantan la surskribon "ankoraŭ virga". La viro kun cigaro siavice pasas antaŭ la nekonata virino, haltas, legas la tabuleton kaj krude braksvingas al ŝi. Poste li alsidiĝas kun la feino sur benko en publika ĝardeno. Li iom post iom proksimiĝas al ŝi. Pli malproksime, viro kun malgaja aspekto sidas sur benko kaj viŝas siajn okulvitrojn. Kiam la viro kun cigaro denove rigardas al la feino, tiu ĉi malaperis. Anstataŭe, troviĝas ovo kun ridetanta vizaĝo surpentrita, kiun li ĵetas al la kapo de la viro kun okulvitroj.
 
La feino ludas pianon en sia salono. Ŝiaj okuloj estas ŝminkitaj per du nigraj linioj, kiuj eliras el ŝiaj okuloj kaj finiĝas sur ŝiaj vangoj. Marioneto dancas sur la piano kaj batas takton. La sceno estas interrompita de alrigardoj al la kruroj de virino, kiu antaŭeniras en la koridoro. Sonorilo sonoras. Ambaŭ virinoj trovigas en la salono. La feino zorge pentras siajn ungojn per verniso, dum la alia verŝas kafon, plurfoje rigardas sian kunparolantinon, kaj denove trikotas, dum fone aŭdiĝas kant-muziko. La feino fine levas sian rigardon al la cetera virino. Tiu montras al ŝi sian komencitan trikoton. Ĝeno eksentiĝas. La feino ekhavas sugestivan pozon kun kruro sur la brakapogilo. Sinsekvas interŝanĝo de rigardoj kaj ridetoj, iom ambiguaj, inter ambaŭ virinoj. La nekonata virino daŭre trikotas, kaj ekstaras por preni glason en la kuirejo. Montriĝas, ke ŝi estas graveda. En la kuirejo, ŝi malfermas la pordon de la fridujo, kaj ekŝrikas makovrante ion, kio restas kaŝita al la spektanto. Pro timego, ŝi peze falas sur sia ventro. Dume, la feino denove ŝminkas sin, kaj iras al la kuirejo kaj rigardas sangon elflui inter la kruroj de la senkonscia virino. Ŝi surgenuiĝas, dispartigas ŝiajn krurojn, foldas siajn manikojn, surmetas gantojn, antaŭ ol levi la jupon de la virino por akuŝi ŝin. Ĉio tio okazas dum ankoraŭ gaje ludas piano. Elrigardo al la infano kiu eliras el la vagino. La feino longe rigardas siajn sangoplenajn manojn, fone aŭdeblas ploroj kaj ĝemoj. Kolerita, ŝi forte ĵetas la bebon en la rubaĵtubon, kaj trenas la korpon de la patrino en la salonon. Tie ŝi metas al ŝi dentojn de Drakulo, lokas ŝian kapon sur libro, antaŭ ol balai la dorson kaj krurojn de la mortintino por senpolvigi ŝin. Ŝi haltas momenton, penseme.
 
La feino estas en sia lito, kuŝante, ŝi karesas hundon, kuŝantan surdorse inter siaj kruroj, kun disetenditaj kruroj. Ŝi brutale turnas ĝin, almetas ĝin inter siaj kruroj, kaj fikas kun la besto. Senteblas, ke ŝi ĝuas tion kun plezuro.
 
{{intrigofino}}