Traktato de Urga: Malsamoj inter versioj

110 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Image:Tibet_Mongolia_Treaty.jpg‎ |thumb|250px|La traktato]]
La '''traktato de amikeco kaj alianco inter la registaro de Mongolio kaj Tibeto''' aŭ '''traktato de Urga''' estas traktato subskribita la [[2-an de februaro]] [[1913]]<ref>Udo B. Barkmann, ''Geschichte der Mongolei'' (historio de Mongolio), [[Bonn]] [[1999]], p.119-122,380f</ref> en Urga (la nuna [[Ulan-Batoro]]), [[Mongolio]].
 
Tamen estis duboj pri la [[aŭtoritato]] de la [[tibeto|tibetanaj]] subskribintoj trakti tian [[traktato]]n, kaj do pri la valideco de la [[kontrakto]].<ref>Smith, Warren, "Tibetan Nation" (tibeta nacio), p186: "''The validity is often questioned, mainly on grounds of the authority of Dorjiev to negotiate on behalf of Tibet...the fact that Dorjief was a Russian citizen while ethnically Tibetan somewhat compromises his role; the treaty had some advantages to Russia in that it could be interpreted as extending Russia's protectorate over Mongolia to encompass Tibet.''"</ref>.
 
==Subskribo kaj valideco de la traktato==
La tibetaj reprezentantoj, kiuj subskribis la dokumenton estis [[Agvan Dorĵiev]] (burjato, t.e. civitano de [[Rusio]]), Chijamts kaj Gendun-Galsan (tibeta civitano).
 
Ekzistas duboj pri la valideco de tiu traktato: la [[Thubten Gyatso|13-a dalai-lamao]] malkonsentis, ke li donis al Dorĵiev la aŭtoritaton negoci traktaton kun Mongolio. Ankoraŭ pli grave, nek la [[klerikaro]], nek la tibeta registaro iam ajn validigis la traktaton.<ref name="bell"> Bell, Charles, ''Tibet Past and Present'' (Tibeto pasinta kaj nuna), 1924, pp 150f, 228f, 304f.</ref>
La rusa registaro subtenis, ke kiel rusa ŝtatano, Dorĵiev ne havis la eblon trakti diplomate por la [[dalai-lamao]].<ref>UK Foreign Office Archive: FO 371/1608; </ref>
La mongola teksto de la traktado estis publikigita de la mongola scienca akademio en [[1982]].<ref>Udo B. Barkmann, ''Geschichte der Mongolei'' (historio de Mongolio), [[Bonn]] [[1999]], p. 380f</ref>
 
Ĉiukaze la sendependo de kaj Tibeto kaj Mongolio daŭre ne estis agnoskita de la plej multaj ŝtatoj, kiuj daŭre agnoskis la suverenecon de la respubliko de Ĉinio super tiuj regionoj. La interesoj de okcidentaj potencoj (ĉefe [[Rusio]] kaj [[Britio]]) en tiuj regionoj estis garantiitaj de traktatoj kun la [[dinastio Qing]], kiujn la respubliko de Ĉinio promesis apogi. Agnoskinte la sendependecon de Mongolio aŭ Tibeto la okcidentaj potencoj malvalidigus tiujn traktatojn. Aldone, ekzistis opinio inter la okcidentaj ŝtatoj (denove ĉefe Rusio kaj Britio), ke agnosko de la sendependeco de Mongolio kaj Tibeto riskus, ke tiuj regionoj falu sub la influon de aliaj potencoj. Tion ili konsideris pli malbona ol la kazo, ke tiuj regionoj restu sub la kontrolo de tiam malforta Ĉinio.
==Sekvoj==
Novaĵoj pri la traktato kaŭzis gravan suspekton inter la britaj negociistoj ĉe la Simla-konvencio, kiuj timis, ke Rusio profitus la traktaton por gajni influon rilate al Tibeto.<ref name="bell"/>
Kvankam Ĉinio fine ne subskribis la Simla-konvencion<ref>TreatyTeksto textde of thela [http://www.tibetjustice.org/materials/treaties/treaties16.html Simla-konvencio Convention ofde 1914]</ref><ref name=Goldstein1989-75>TheLa Chineseĉina governmentregistaro initialediniciis, butsed refusedrifuzis tosubskribi ratify thela Agreementkonsenton. SeeVidu Goldstein, Melvyn C., ''A History of Modern Tibet'', p75(historio forde detailsmoderna Tibeto), p75</ref>, simila traktato, la tripartia traktato de Kyakhta estis subskribita de Mongolio, de la respubliko de Ĉinio kaj de Rusio la [[25-an de majo]] [[1915]].<ref>[http://countrystudies.us/mongolia/26.htm Mongolia - ModernModerna MongoliaMongolio, 1911-84], Country Studies US</ref>
La konsento menciis, ke Mongolio havis kompletan aŭtonomion rilate al internaj aferoj kaj Rusio specialajn privilegiojn, sed samtempe formale agnoskis la suverenecon de Ĉinio super la lando.<ref>Treaty text quoted from B.L. Putnam Weale, [http://www.fullbooks.com/The-Fight-For-The-Republic-In-China8.html TheLuktado Fightpor Forla Therespubliko Republicen In ChinaĈinio]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj==
13 554

redaktoj