Ballade de la féconductrice (filmo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e notoj 1 kaj 2
e 2 tipografiaj korektoj
Linio 22:
| ĉefrolanto = Orit Mizrahi
}}
'''Ballade de la féconductrice''' (Balado de la konduka feino)<ref>''"féconductrice"'' estas inventita vorto ambigue elvokanta kaj ''"fée conductrice"'' = konduk(t)anta feino, kaj ''"fécondatrice"'' = fekundistino - aliflanke la feino estas la ''"konduka fadeno"'' de la tuta filmo).</ref> estas [[Francio|franca]] filmo de [[Laurent Boutonnat]] aperinta en [[1979]].
<br>
 
Linio 46:
Izolita tombejo, meze de dezertaj kampoj. Neĝo kovras la grundon, aŭdiĝas bruo de vento en la fono. La feino eniras, knarigante la kradpordon. Ŝi marŝas inter la tomboj, haltas momente antaŭ unu el ili. Malantaŭ ŝi, mano alkroĉiĝas al la tombo, la feino ne vidas ĝin, ŝi ekstaras kaj denove foriras. Aliaj manoj aperas malantaŭ la tomboj. La feino iras en kotoplenan vojeton, malantaŭ la tombejo. Nur bruas la vento kaj ŝiaj paŝoj, kaj sonorilo, kiu eksonas fore. Dum ŝi pasas, ĉiam pli multnombraj manoj daŭre eliras el la tomboj, la arbetoj, ktp. La feino alvenas en kampon apud la tombejo, kiu senfine etendiĝas kun ebena horizonto, kiun ŝi ektrairas kun sia peza valizo.
 
Alrigardo al sunsubiro ĉe marbordo, ŝtonplena strando. La feino alvenas kun sia valizo. Unua tabuleto indikas "la mer", alia indikas en kontraŭan direkton "le per"<ref>En la franca originalo: ''"la mer"'' (la maro) samsonas kun ''"la mère"'' (la patrino) kaj ''"le per"'' (inventita vorto) samsonas kun ''"le père"'' (la patro).</ref>. Sur la sama strando, retroviĝas la senmaskliga pastro de la komenco, ankaŭ kun valizo. Li estas nudpieda, krucosignas senorde, rezignas, manĝas ovojn, freneze priserĉas sian valizon. La feino alproksimiĝas, kaj mortigas lin per tranĉilo. Vidiĝas fluso kaj malfluso de la maro kiu rompiĝas sur la rokoj. Tiam, la viro kun cigaro alvenas, trovas la mortintan pastron, sidanta, ŝminkita en klaŭnon. Li puŝas lin per fingropremo, kaj la korpo ekfalas. Pli malproksime, la feino ludas per la mortinta infano, kiun ŝi animas kiel marioneton sur la strando. La viro kun cigaro alproksimiĝas al la feino, kiu faligas la infanon vidante lin. Longa interrigardo inter ambaŭ, kiuj fine malrapide alproksimiĝas unu la alian, sur la strando. La viro havas pafilon en sia mano. Kiam ili kuniĝas, li metas sian armilon en la dekstran poŝon de sia mantelo, ĵetas sian cigaron, kaj longe kisas la feinon. Ŝi profitas la okazon por kapti lian armilon kaj direktas ĝin al li. Denove longa interrigardo, nur rompita de la bruo de ondoj. La viro ridetas, prenas cigaron kaj malrapide fajrigas ĝin, rezignita. La feino daŭre celas lin, li regresas, ĉiam fronte al ŝi, kvazaŭ por provi kviete forfuĝi. Longa seninterrompa momento. Ŝi ekpafas, la viro ekfalas, la sceno disvolviĝas malrapide. Li ekstaras, ŝi denove pafas, li falas per siaj genuoj sur la ŝtonojn, ŝi ekpafas kuglon en lian kapon. Ŝi ĵetas la pafilon, kaj aliras la infanon-marioneton. Genuante apud li, ŝi eligas tranĉilon, karesas la vizaĝon per la klingo, antaŭ ol tranĉi la ligilojn de sia "marioneto". Fore, ondoj formortas sur la strando. La feino trinkas el boteleto, balanciĝas, vomas kaj ekkuras al la maro. Kamerao malproksimiĝas, fore ekvideblas la klifoj de Etretat, la korpo de la feino flosanta en la akvo, kaj ŝia ĉapelo. Nur restas la piĵamo de la infano. Tiu ĉi estas vidata de malantaŭe, de flanke kaj de antaŭe, kun rideto.
 
FINO - fina prezento.