Metabolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
----
'''Metabolo''' estas la tuto de ĉiuj reakcioj kiuj okazas en vivaj ĉeloj. La
plejparto de tiaj reakcioj estas enzime katalizitaj. Metabolo estas la kombino de du procezoj, '''[[katabolo|katabolo]]''' kaj '''[[anabolo|anabolo]]''', kiuj ambaŭ konsistas el multaj kemiaj reakcioj.
 
La procezoj de katabolo kaj anabolo estas identaj en la plejparto da
vivantaĵoj. Ambaŭ procezoj ilustras la principon de maksimuma ekonomio, kiu
estas komuna en vivantaj organismoj. La rapido de katabolo estas ĝenerale
regata, ne per la haveblo de brulaĵo, sed anstataŭe per la momenta
bezono de ATF. Tiel do, brulaĵoj estas oksidigitaj en ĉeloj precize tiom
rapide kiel necese por la energi-provizado. Simile, la biosintezo (anabolo) de
ĉelaj komponantoj okazas precize tiom rapide kiel necese por la momentaj
ĉelaj bezonoj. Ekzemple, aminoacidoj sinteziĝas en kreskantaj ĉeloj je
rapido kiu egalas la rapidon je kiu ili enkorpiĝas en novajn proteinojn.
Neniuj superfluoj de aminoacidoj amasiĝas.
 
 
Linio 43 ⟶ 53:
La reakcioj de la ciklo de Krebs kaj la elektron-transporta ĉeno okazas
proksime unu al la alia en ĉelaj strukturoj nomataj [[mitokondrio|mitokondrioj]], aŭ mitoĥondrioj. Mitokondrioj estas la ĉefaj centroj por ATF-sintezo en la ĉelo. Pro tio, oni ofte nomas ilin ĉelaj ''centraloj''. Depende de funkcio, tipa ĉelo povas enhavi 50 ĝis 50.000 mitokondriojn.
 
===Sakarida Metabolo===
 
Sakarida metabolo treege gravas. Ĝi servas kiel fonto de energio, kaj ĝi
disponigas karbonajn ĉenojn kiuj bezoniĝas por la sintezo de aliaj molekuloj.
Ekzemple, diversaj metabolaj reakcioj ŝanĝas glukozon en glikogenon,
grasojn, kaj la interproduktojn uzatajn por la sintezo de aminoacidoj kaj
proteinoj.
Proteinoj <--> Kelkaj Aminoacidoj <--> Glukozo --> Grasacidoj <--> Graso
 
::::Glikogeno <--> Glukozo <--> CO2, H2O kaj ATF (biokemia energio)