Metabolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 65:
 
::::Glikogeno <--> Glukozo <--> CO2, H2O kaj ATF (biokemia energio)
 
 
La monosakaridoj glukozo, fruktozo, kaj galaktozo estas la finproduktoj de
sakarida digestiĝo. Ĉi tiuj simplaj sukeroj estas sorbitaj en la sangon
kaj portitaj al la hepato. En la hepato, fruktozo kaj galaktozo estas aŭ
ŝanĝitaj en glukozon aŭ metabole transformitaj per reakcioj similaj al
tiuj en kiuj glukozo partoprenas. Tial, ''sakarida metabolo estas esence
la metabolo de glukozo''.
 
La ĝusta funkciado de la korpo estas tre dependa de la koncentreco de
glukozo en la sango. Ĉi tiu sukero ĉiam ĉeestas en la sango, kaj kiam ĝia
nivelo falas sub la normalan fastan nivelon (70 - 90 mg je 100 ml), la
glikogeno stokita en la hepato estas ŝanĝita al glukozo-1-fosfato,
kiu estas hidrolizita al glukozo kaj fosfato. Glukozo tiel formita
transiras el la hepato en la sangon. Dum pena ekzercado, per kiu sanga
glukozo eluziĝas pli rapide ol ĝi povas esti reprovizata el hepata
glikogeno, sangoglukozaj niveloj povas efemere fali sub la normalan
fastan nivelon - [[hipoglikemio]].