Metabolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 82:
glukozo eluziĝas pli rapide ol ĝi povas esti reprovizata el hepata
glikogeno, sangoglukozaj niveloj povas efemere fali sub la normalan
fastan nivelon - [[hipoglikemio|hipoglikemio]].
 
Male, alta nivelo de sangosukero, nomata [[hiperglikemio]], povas efemere estiĝi post riĉa kaj peza manĝo de sakaridoj.
 
Monosakaridoj el la digesta procezo estas sorbitaj en la sangon pli
rapide ol ili povas esti ŝanĝitaj en glikogenon kaj stokitaj en la hepato.
Kiam la sangosukera nivelo leviĝas, iom da glukozo eble estos transformita
en grason kaj stokita en la grasa histo.
 
Kiam sangosukeraj niveloj atingas la renan sukeran sojlon de 150 - 170
mg je 100 ml da sango, glukozo eliĝas el la renoj kaj aperas en la urino.
Ĉi tiu stato nomiĝas [[glukozurio]].
 
Tiel do, hiperglikemiaj glukozaj niveloj povas ree normaliĝi per oksidiĝo de
la glukozo, kiu produktas energion, per stokiĝo de glukozo kiel glikogeno,
per ŝanĝo de glukozo en grason, aŭ per ekskrecio tra la renoj.