Panama raspaĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
forigis la pure personan priskribon
Linio 1:
Nia lando estas tiel plena de problemojRaspaĵo (koruptado,[[hispana krimoj,lingvo|hispanlingve]] malhonestaj''raspado'' politikistoj, malfermitaj vundoj de la pasinteco, ktp''raspao''), keestas midesertaĵo emasfarita deel tempo al tempo rigardi alidirekten,glacio kaj pensi pri pli simplaj aferojsiropoj, ekzemple pri kelkaj belaj tradiciojtipa de [[Panamo. Unu el miaj preferataj tradicioj, kaj certe la plej freŝiga el ĉiuj, estas eta manĝaĵo nomata raspaĵo. Raspaĵo estas desertaĵo farita el glacio kaj siropoj]]. Ĝi estas nek trinkaĵo nek dolĉaĵo: estas mikso de ambaŭ, ĉar ĝi estas duone solida kaj duone likva.
 
La vetero en Panamo estas varma, precipe dum la monatoj inter decembro kaj majo, sezono kiun ni nomas somero. Vespere la aero kutime varmas pli ol tridek gradoj. Dum tiaj tagoj, multaj panamanoj emas manĝi raspaĵojn kajpor ilisin multe ŝatas tion, ĉar farante tion oni sentas sinsenti pli freŝa kaj dankema. Promenante sur la stratoj de [[Panamurbo]], precipe en turistemaj lokoj, oni povas facile aĉeti raspaĵojn. La raspaĵistoj vendas ilin per ĉareto sur kiu kuŝas granda bloko de glacio. La ĉareto ankaŭ kunportas botelojn kun diversaj siropoj, mielo kaj kondensita lakto, kaj granda, bunta sun-ombrelo.
 
Oni alproksimiĝas al la raspaĵisto, pagas kvaronon de usona dolaro kaj mendas la raspaĵon laŭ sia prefero. La raspaĵisto pretigas la raspaĵon ĵus tiam, antaŭ oniaj okuloj. (Li ne povas pretigi ĝin multe da tempo antaŭe, ĉar la glacio rapide fandus pro la varma vetero.) Li prenas specialan tranĉilon, kiu ege similas al rabotilo sed kiu estas speciale kreita por fari raspaĵojn. Li razas el la bloko glaciajn fragmentojn por plenigi paperan konuson kiu servas kiel glaso por la raspaĵo. La pecetoj de tranĉita glacio plenumas ne nur la konuson sed ankaŭ spacon super ĝi. Estas bele rigardi kiel la tropika suno de la vespero brilas en la glacieroj, kvazaŭ diamantaro.
Linio 7:
Tiam la raspaĵisto demandas al oni, kiun saporon oni preferas. La saporon donas la siropo. Ekzistas multaj siropoj, sed kelkaj estas pli tradiciaj. Iuj estas faritaj el zuko de naturaj fruktoj, miksitaj kun sukero kaj boligitaj dum longa tempo. La rezulto estas dolĉa, dika likvo kun la saporo de la frukto. Tiaj estas la siropoj de ananaso, citrono, kokoso, tamarindo kaj marakuĝao (kiu estas speco de acida pasiflora frukto). Aliaj siropoj estas faritaj el nenaturaj saporoj: tiaj estas la tiel-nomataj roza kaj vinbera siropoj.
 
La roza siropo estas la preferata de infanoj, kaj la citrona siropo estas la plej mendata de plenkreskuloj. Mia preferata raspaĵo estas mikso de du siropoj en unu sola raspaĵo: marakuĝao kaj rozo. La raspaĵisto plenigas la glason kun siropo ĝis la rando de la papera konuso. Poste li donas al oni suĉpajlon por trinki la siropon el la fundo de la glaso. La pecetoj de glacio, sub la brilanta suno, ŝajnas nun kiel juveloj de la koloro de la siropo. Kiam la siropo estas ruĝa, kiel estas la roz-sapora, la glacio aspektas kiel la koro de granato.
 
LaOni raspaĵistopovas demandas al oni, se oni volasaldoni "lakton kaj mielon" kun la raspaĵo. Kutime, oni diras 'jes'. Ne temas pri simpla lakto, sed pri sukera densigita lakto. Same, nekaj temasankaŭ ne pri abela mielo, sed pri densa kaj bruna siropo farita el pura zuko de suker-kano. Ili estas verŝitaj kiel likvaj fadenoj sur la raspaĵo. Ambaŭ mi kaj mia edzino (kiu ankaŭ estas granda amanto de la raspaĵo) ŝatas niajn raspaĵojn kun signifa kvanto de lakto kaj mielo. Kiam oni komencas manĝi la raspaĵon, oni manĝas la supran parton unue, kaj precize tie estas la mielo kaj la lakto. La bruna mielo donas al la raspaĵo salan saporon kiu bele kompletas la guston de la dolĉaj lakto kaj siropo.
 
Mia edzino kaj mi havas, ekde jam iom da tempo, belan tradicion. Ĉiu semajnfino vespere, ni iras al la Monumento de Balboa, kiu kuŝas apud la marbordo en Panamurbo, kaj aĉetas raspaĵojn. Mi aĉetas du, ambaŭ de la saporo miksita de rozo kaj marakuĝao. Ŝi aĉetas nur unu, de la saporo de marakuĝao sola. Sed preskaŭ ĉiam ŝi finfine donas al mi la lastan parton de ŝia raspaĵo, ĉar estas tro da glacio por ŝi sola. Dum ni manĝas, ni rigardas la bluan linion inter la maro kaj la ĉielo, kie ŝipoj el ĉiuj partoj de la mondo malrapide movas alvenante al la Panama Kanalo. Kaj ni estas feliĉaj.