Storma cikonio: Malsamoj inter versioj
traduko de angla |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:52, 1 nov. 2008
La Ŝtorma Cikonio, estas specio de la genro de birdoj Ciconia aŭ cikonioj.
Storma cikonio | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
Priskribo
Ĝi estas granda, proksimume 91cm longa, cikonio kun nigrablanka plumaro, ruĝa beko, oranĝa malplena vizaĝa haŭto, ruĝaj kruroj kaj flava orbita haŭto. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junaj havas pli malhelan plumaron kaj malplenan koloron de haŭto.
Disvastiĝo
Ĉi tiu malgranda sciata specio estas trovita en ne multe tuŝitaj arbaroj kaj riveraj vivejoj en Sumatro, Mentawai Insuloj, Borneo kaj duoninsulo Malajzio. La plej granda „ fortikaĵo“ de ĝia troviĝo estas en sudorienta Sumatro, kun restantaj populacioj limigitaj sur Kalimantan kaj Brunejo. Dume en peninsula Malajzio nur unu tre malgranda kaj disa populacio restas. La monda populacio de la Ŝtorma Cikonio estas malpli ol 500 individuoj.
Kutimoj
La Ŝtorma Cikonio estas sola birdo. Ĝia dieto konsistas plejparte de fiŝoj. La ino kutime metas du ovojn en platforman neston farita per stikoj kaj branĉetoj alte en arbara baldakeno.
Taksonomio
La Ŝtorma Cikonio estis antaŭe konsiderita, kiel subspecio de la Lankola cikonio.
Endanĝero kaj protektado
Pro daŭranta perdo de vivejo, kaj tre malgranda loĝantara grandeco, limigita troviĝo kaj troĉasado sur iuj lokoj, la Ŝtorma Cikonio estas klasifikita kiel Endanĝerigita sur la IUCN Ruĝa Listo de Minacata(j) specio(j).
Referencoj (angle)
- BirdLife International (2006). Ciconia stormi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 1-an de Novembro 2006.