Jakobo Ŝapiro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Eldad (diskuto | kontribuoj)
Kelkaj etaj aldonoj
Linio 1:
'''Jakobo ŜAPIRO''', [[pola lingvo|pole]]: '''Jakub Szapiro''' (naskiĝis la {{daton|29|oktobro|1897}} kaj estis mortigita la {{daton|12|julio|1941}} en [[Bjalistoko]]) estis juda bjalistoka esperantisto, ĵurnalisto (prezidanto de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj por la Bialistoka regiono) kaj lingvisto.
 
Li esperantistiĝis havante 14 jarojn. En [[1910]] ekfunkciis la unua Esperanto-societo en Bjalistoko kaj Ŝapiro ekagis en ĝi fervore. En [[1913]] la familio Ŝapiro elmigris al [[Lodzo]] kaj tie Jakobo kunlaboris kun lokaj esperantistoj kaj komencis verki alpor famaj ĵurnaloj esperantistaj (ia. [[Literatura Mondo]], [[Esperanto Triumfonta]], [[The Esperanto-Monthly]], [[Esperantista Voĉo]], [[Progreso]]).
 
Poste komenciĝis la [[1-a mondmilito]]. En [[1915]], pro siaj spertoj, Ŝapiro verkis kontraŭmilitan broŝuron ''[[La mondmilito kaj Esperanto]]''. Ĉ. 1917-18 li revenis al Bjalistoko kaj eklaboris kiel profesoro en komerca lernejo.
 
Post la fino de la milito jam la {{daton|11|junio|1919}} oni ŝanĝis la nomon de la strato Zielona (''la Verda'') al la strato Zamenhofa. La Portempa Urba Komitato, kaj poste la urbestraro, plurfoje apogis agadon de esperantistoj vidante en tio bonan reklamon por la urbo. Dum la jaroj 1919-21 li estis sekretario de la urbo.
 
Ekde 1919 Ŝapiro estis ankaŭ delegito de [[UEA]] kaj agis por kreo de la Zamenhof-muzeo. En aŭgusto 1921 sur la malnovan [[naskiĝdomo de Zamenhof|naskiĝdomon de Zamenhof]] oni metis memortabulon danke al monsubteno de esperantistoj de la tuta mondo.
Linio 23:
Li estis amanto de teatra arto kaj en [[1929]] funkciigis en Bjalistoko Rondon de Ŝatantoj de Scenarto. Li ludis en teatraĵoj "Ho tiuj fremduloj" kaj "Antaŭ la kongreso".
 
La fervoran agadon de Jakobo Ŝapiro finis la komenco de la [[2-a mondmilito]]. Antisemitisma politiko de germanoj terurigis bjalistokan esperantistaron. La {{daton|12|julio|1941}} germanaj trupoj blokis stratojn kaj arestis kelkajn milojn da judoj. Por ilia liberigo nazioj postulis ricevi 5 kg da oro, 300 kg da arĝento, monon kaj valoraĵojn. Malgraŭ tiu fordono, germanoj mortpafis ĉiujn arestitojn en arbareto Pietrasze - inter ili estis Jakobo Ŝapiro, lia edzino kaj infano.
 
==Ŝapiro-objektoj en Bjalistoko==
Esperantistoj kaj la urbo Bjalistoko decidis memorigi Jakobon Ŝapiro. Ĉe la strato Lipowa 31/33, kie staras iama domo de li, pendas la dulingva - pola kaj esperanta - memortabulo. Ĉe ĝi ĉiujare la 12-an de julio oni honorigas la memoron de Ŝapiro.
 
Krome, en la nova murpentraĵo ĉe la strato Zamenhofa, montranta bjalistokajn esperantistojn en fenestroj, troviĝas ankaŭ li sidanta kun sia amiko kaj spektanta preterpasantojn.