10 775
redaktoj
NicoRay (diskuto | kontribuoj) |
|||
En [[Prago]] kaj [[Varsovio]] dekoj da miloj da orientgermanoj sieĝis la ambasadorejon de [[Okcidenta Germanio]].<ref>7.000 orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifuĝo en la ambasadejoj de la du ĉefurboj: [http://www.menara.ma/infos/includes/detail.asp?article_id=6232&lmodule=usa La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo]</ref>
En orienta Germanio protestoj grandiĝis. En [[Protestantismo|protestantaj]] [[preĝejo]]j, kiel tiu de Sankta Nikolao en [[Leipzig]], homoj preĝadis por [[paco]]. Tio estis la ĝermo de la [[lundo|lundaj]] [[manifestacio]]j ekde septembro.
[[Miĥail Gorbaĉov]], veninte al orienta Berlino por festi la kvardekan datrevenon de la estiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, indikis al la registaranoj, ke nepre ne estu uzata armea subpremado.<ref>Philippe Moreau Defarges, les relations internationales (internaciaj rilatoj), T 2: les questions mondiales (mondaj aferoj), Le Seuil, [[2004]], p. 37</ref>
|