Nomoj de Birmo/Mjanmao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Nombres de Birmania
Linio 31:
La fina "r" de la Angla ''Myanmar'' mankas en la birma nomo ''Mjanma'' (simile kiel la meza "r" de ''Burma'' mankas en la norma birma nomo ''Bama''). La komisiono aldonis la finan "r"-on por reprezenti la malaltan tonon de la birma lingvo. Tiu tono estas uzata en la vorto ''Mjanma''. Fina "a" kun malalta tono fariĝas longa. La komisiono estis influita de la brita RP-elparolo (''Received Pronunciation'', ''Aprobita Elparolo'') kaj de aliaj ne-r-emaj anglaj dialektoj. Ankaŭ en tiaj formoj de la angla "ar" (sen posta vokalo) estas elparolata kiel longa "a". Sed en tiaj variantoj de la angla, en kiuj fina "r" ja estas elparolata, kiel ekzemple la norma usona angla, la aldono de tiu fina "r" rezultigas elparolon tre diferencan disde la birma elparolo.
 
En la birma lingvo oni polemikis pri la nomo de la lando ekde la 1930-aj jaroj, sed la decio de la militista reĝimo en 1989 portis tiun polemikadon en la anglan lingvon, kaj de tie ankaŭ en aliajn lingvojn, el kiuj kelkaj transprenis la novan anglan nomon ''Myanmar''. Kvankam la militista reĝimo opinias, ke ''Mjanma'' estas pli inkluziva je malplimultoj ol ''Bama'', tio ne estas prava, kiel estas montrate ĉi-antaŭe, ĉar ''Mjanma'' nur estas pli literaturlingva versio de ''Bama''. Opoziciaj partioj kaj homrajtaj grupoj argumentas, ke la nova angla nomo ''Myanmar'' malrespektas la malplimultojn de Birmo, kio estas la malo de inkluzivemo. La malplimultoj, el kiuj multaj ne parolas birme, tra la jaroj alkutimiĝis al la angla nomo ''Burma'', kaj ili rigaradasrigardas la novan nomon ''Myanmar'' kiel pure birmlingvan nomon, kiu respegulas la politikon de superregado de la etne birmana plimulto super la malplimultoj.
 
La kritikantoj emfazas ankaŭ la fakton, ke la militista reĝimo, kiu ne estas demokratie elektita, havas nenian leĝan rajton ŝanĝi la nomon de la lando. Oni tamen memoru, ke la militista reĝimo ne ŝanĝis la oficialan nomon en la birma lingvo, sed nur aliigis la nomon de la lando en la angla. [[Aung San Suu Kyi]], gvidantino de la opozicio, kontraŭas la novan nomon ''Myanmar'', montrante al la hipokrita pravigo pri inkluziveco, kiun prezentis la militista reĝimo. Opoziciaj partioj, kvankam ili kontraŭas la anglan nomon ''Myanmar'', tamen ne havas ion kontraŭ la oficiala birmlingva nomo ''Mjanma''. Neniu opozicia partio proponas ekuzon de la konversacia nomo ''Bama'' kiel oficiala nomo de la lando.