Plena Vortaro de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
PV sendube estas unu el la plej influ-havaj vortaroj Esperantaj. La plej gravaj antaŭuloj kiel unulingvaj difin-vortaroj estis la (sufiĉe mankhava) "[[Plena Vortaro]] Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca" de [[Émile Boirac]] (1909) kaj la difin-vortaro de Kazimierz Bein ([[Kabe]]), "[[Vortaro de Esperanto]]" de 1911, 1922 kaj 1925 (3a kaj lasta eldono).
 
PV servis kiel bazo por vortaroj de la tipo Esperanto-etnolingvo, ekzemple por la vortaro Esperanto-sveda de [[Paul_Axel_Nyl%C3%A9n|Paul Nylén]] (1932, 2a eld. 1954) aŭ la parto Esperanto-franca en la "Dictionnaire pratique" de [[Edmond Dazun]], [[Félicien Baronnet]] kaj [[Roland Levreaud]] (1959, 1974, 2000).
 
PV formis la bazon de la difin-vortara posteulo "[[Plena Ilustrita Vortaro]]" (PIV) sub la ĉefredaktoreco de Waringhien (1970, suplemento 1987, 2002, 2005).