Edmond Dazun: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Robot: Fixing double redirect
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Edmond DAZUN''' (naskiĝis en [[1900]], mortis 91-jara la [[25-a de aprilo|25-an de aprilo]] [[2001]] en [[Balaruc-les-Bains]], [[Francio]]) estis franca Esperantisto, membro de la Plenum-Komitato de Sennacia Asocio Tutmonda ([[SAT]]) kaj [[Esperanto-vortaristo]].
#REDIRECT [[Ĝermolisto de francaj esperantistoj#Edmond Dazun]]
 
Dazun naskiĝis en [[gaskona lingvo|gaskon-lingva]] familio kaj lernis la francan nur en la ŝtata lernejo. Li fariĝis Esperantisto en 1931 en [[Saint-Omer]] kaj aliĝis al SAT en 1932. En 1933 li vizitis la [[Universala Kongreso|Universalan Kongreson]] en [[Kolonjo]] (Germanio). Dum la SAT-kongreso en [[Parizo]] en 1935 li renkontis [[Lanti]].
 
Baldaŭ post la [[dua mondmilito]] Dazun fariĝis membro de la Plenum-Komitato de SAT. Dum dek jaroj li ankaŭ estis membro de la komitato de [[SAT-Amikaro]], la franca branĉo de SAT, kaj redaktoro de ties "Bulteno". De 1953 li estis motoro de "Leksikono", el kiu fariĝis en 1959 la "Dictionnaire pratique" (Praktika vortaro franca-Esperanto kaj Esperanto-franca). En 1995 aperis lia botanika difin-vortaro de manĝeblaj plantoj "Sin nutri en la naturo". Esperanto estis lia hejma lingvo dum 30 jaroj.
 
==Verkoj==
* Dictionnaire pratique d’Espéranto français-esperanto esperanto-français (Praktika Vortaro Esperanto-Franca-Esperanto), kun [[Félicien Baronnet]], [[Roland Levreaud]] k.a., 1959, 1974, 2000.
* Sin nutri en la naturo, [t.e. terminaro de manĝeblaj plantoj], SAT-broŝurservo, [[1995]]
 
==Literaturo==
* '''1997''': Dazun, E. Rememoroj. En: Laŭte! 1997, n-ro 132, p. 30-31
* '''1995''': Pri la aŭtoro. En: Sin nutri en la naturo (vd. supre)
 
{{DEFAULTSORT:Dazun, Edmond}}
[[kategorio:Naskiĝintoj en 1900]]
[[kategorio:Mortintoj en 2001]]
[[kategorio:Francaj esperantistoj]]
[[kategorio:Esperanto-vortaristoj]]