Piediranto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alidirektigis al Marŝado
 
nova: PIEDIRANTO estas homo, kiu moviĝas per siaj propraj piedoj – kontraste al moviĝo per ajna veturilo.
Linio 1:
[[Image:Pedestrian_sign_night_fluorescent.jpg|thumb|right|Tipa markigo de [[trotuaro]] por piedirantoj]]
#REDIRECT [[Marŝado]]
'''Piediranto''' estas homo, kiu moviĝas per siaj propraj [[piedo]]j – kontraste al moviĝo per ajna [[veturilo]].
 
''Piedirado'' estas la natura movado de homoj, kiel ĝenerala termino ''piedirado'' inkluzivas la [[promenado]]n, [[marŝado]]n kaj la [[migrado]]n.
 
* ''Piediranto'' en [[juro|jura]] senco estas partoprenanto de la [[trafiko]], kiu ne uzas ajnan [[veturilo]]n. Juro tamen permesas al piediranto transporti ŝarĝojn per [[manĉaro]] aŭ [[ĉarumo]].
* Juro ne distingas inter [[paŝanta]] kaj [[kurado|kuranta]] piediranto, dum en [[sporto]] oni ja distingas tiujn [[Sporto#Listo de sportbranĉoj|disciplino]]jn: [[atleta marŝo]] kaj [[kuradsporto|kuraddisciplino]]j .
 
== Piedirada kulturhistorio ==
===Antikveco: la militistaro ===
Piedirado, nome ''marŝado'', estis la plej komuna maniero moviĝi por la [[armeo]]j de la [[antikvo|antikvaj imperioj]], ĉar ne eblis ekipi ĉiun soldaton per ĉevalo. [[Infanterio|Marŝanta soldataro]] povis trapasi distancon ĝis 30 km tage.
 
===Romio: enurba trafiko ===
[[Image:Pompeji-Streets.jpg|thumb|[[Pompejo]]: Trotuaroj kaj paŝoŝtono por transversi la straton]]
Stratoj taŭgis por ĉia trafiko, aparte por veturiloj. Por doni apartan spacon al piedirantoj jam la [[Romianoj]] instalis [[trotuaro]]jn kaj [[transversilo]]jn (vidu la bildon de [[Pompejo|strato en Pompejo]]).
 
===Baroko: nova inventaĵo - la promenado ===
Kiam en la [[industriiĝa epoko|burĝa-industria epoko]] estiĝis la [[hobio]] de [[promenado]] kaj [[lantvagado]]<!-- de:flanieren, Flaneur --> (promenado por vidi kaj esti vidata), la konflikto inter piedirantoj kaj veturantoj akriĝis, kiu estis ankaŭ konflikto inter ''supre'' (reganta klaso) kaj ''sube''.
[[Image:Claude Monet, Boulevard des Capucines, 1873.jpg|thumb|Claude Monet: ''Boulevard des Capucines'', 1873]]
 
===Franca revolucio: emancipiĝo de piedirantoj ===
[[Klerismo]] kaj la [[Franca revolucio]] estis ankaŭ epoko de la [[emancipiĝo]] de la piedirantoj, kulmino por perpiedaj vojaĝoj. La postulo pri trotuaroj estis nur unu el la postuloj pri [[civilaj rajtoj]] (interese en tiu rilato: la germana vorto por trotuaro estas ''"Bürgersteig"'', kiu signifas ''vojo por civitanoj, burĝoj''). Sekve instaliĝis la grandaj bulvardoj kun larĝaj trotuaroj.
 
===20-a jarcento: la aŭto-taŭga urbo kaj ĝia rekonkero ===
La situacio denove ŝanĝiĝis post la apero de [[aŭtomobilo]]j: la piedirantoj denove estis puŝitaj flanken por atingi ''"aŭto-taŭgan urbon"'' (Protestoj kontraŭ tiu evoluo sloganis: ''Sendu la infanojn en la garaĝon por ke la aŭtoj povu ludi surstrate''). Nur en la [[1970-aj jaroj]] eŭropaj urboj komencis instali ''[[Piedira zono|piedirajn zonojn]]'' sen aŭtomobiloj.
 
== La aktuala situacio==
=== Piedirantoj en nuna sociologio kaj urbanistiko ===
La rolo de piedirantoj en la sociologio de urboj estas neglektata en politiko, ĉar urboplanistoj kutime ne perceptas ilin kiel gravajn trafikantojn. La larĝaj trotuaroj el la [[industriiĝa epoko]] devis cedi al parklokoj aŭ [[biciklovojo]]j.
 
=== Akcidentorisko por piedirantoj===
Piedirantoj portas altan riskon en trafiko. Laŭ [[Aŭstrio|aŭstra]] statistiko pri 2007<ref name="KfV 2007">Kuratorium für Verkehrssicherheit (KfV): ''Verkehrsunfallstatistik 2007'', Reihe Verkehr in Österreich, Heft 40, Vieno, Majo 2008, ISSN=1026-3969. Rete: [http://www.kfv.at/fileadmin/webcontent/Publikationen/Verkehrsunfallstatistiken/2007/OED07_WEB.pdf pdf]}}</ref> ili konsistigas 8 % de la vunditoj kaj pli ol 15 % de la trafikmortintoj.<ref name="KfV 2007,25">4.201 de entute 53.211 vunditoj; 108 de 691 mortigitoj; nach KfV 2007, p.&nbsp;25 kaj 31</ref>
 
La risko kaj la severeco de vundiĝo estas ekstreme altaj: 93 % de piedirantoj envolvitaj en akcidento estis vunditaj, kvarono (25,1 %) de ĉiuj akcidintoj estis gravege vunditaj aŭ mortigitaj.
(Por komparo: entute: 59,2 % / 15,5 %; [[aŭto]]-veturintoj: 52,4 % / 9,6 %; [[motociklo|motociklintoj]] 91,7 % / 34,7 %).<ref name="KfV 2007,26">piedirantoj: akcidentintoj: 4.504; viktimoj: 4.309, vunditoj: 4.201, el tio vundegitoj: 972; laŭ KfV 2007, p. 26</ref>
 
Nova iniciato el [[Nederlando]] strebas malmultigi la akcidentojn ne per pliaj kaj pliaj [[trafikŝildoj]], sed kontraŭe per forigo de ili, tiel redonante la respondecon al la trafikpartoprenantoj mem laŭ la koncepto de ''"[[Komuna spaco]]"''<!-- [[Komuna spaco]] [[en:Shared space]] [[es:Espacios compartidos]] [[fr:Route nue]] - totala manko de [[trafikŝildo]]j efikas, ke ĉiuj partoprenantoj de la trafiko pli atente perceptas la aliajn partoprenantojn kaj regajnas sian propran respondecon.-->.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Migrado]], [[marŝado]], [[kurado]], …
* [[Promenado]]
* [[Promenologio]]
* [[Semaforo]]
 
== Literaturo ==
{{de}}
* Andrea Dittrich-Wesbuer, Erhard Erl: ''Zu Fuß unterwegs - Wissenswertes und Wünschenswertes zu einem unterschätzten Verkehrsmittel''. In: ''Handbuch der kommunalen Verkehrsplanung.'' Heidelberg 2003, ISBN 3879074003
* Institut für Landes- und Stadtentwicklungsforschung des Landes Nordrhein-Westfalen - ILS (Hrsg.): ''Zu Fuß mobil''. Dortmund 2000, ISBN 3-8176-6158-4
* Angelika Schlansky, Roland Hasenstab, Bernd Herzog-Schlagk: ''Gehen bewegt die Stadt - Nutzen des Fußverkehrs für die urbane Entwicklung''. Berlin 2004, ISBN 3-922504-42-6
{{en}}
* John J. Fruin: ''Pedestrian Planning and Design.'' Metropolitan Association of Urban Designers and Environmental Planners. 1971.
 
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Wiktionary|Piedirado}}
{{Wiktionary|Piediranto}}
* [http://www.nach-rom-zu-fuss.de/vomgehen.html Vom Gehen: Journalistische Texte über das Zu-Fuß-Gehen]
 
== Notoj kaj fontoj ==
<references />
 
 
{{DEFAULTSORT:Piedirado}}
[[Kategorio:Trafiko| ]]
[[Kategorio:Moviĝo]]
 
[[cs:Chodec]]
[[da:Fodgænger]]
[[de:Fußgänger]]
[[en:Pedestrian]]
<!--[[eo:Piediranto]]-->
[[es:Peatón]]
[[et:Jalakäija]]
[[eu:Oinezko]]
[[fr:Piéton]]
[[gl:Peón (viandante)]]
[[he:הולך רגל]]
[[id:Pejalan kaki]]
[[ja:歩行者]]
[[nl:Voetganger]]
[[pt:Pedestre]]
[[ro:Pieton]]
[[ru:Пешеход]]
[[simple:Pedestrian]]
[[sv:Fotgängare]]
[[uk:Пішохід]]
[[zh:行人]]