Lingva Komitato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Publikaĵoj: + interna ligilo
Linio 101:
De 1923 ĉiujare estis publikigita jarlibro entenanta la Regularon de la Lingva Komitato kaj de la Akademio, kaj la liston de Akademianoj kaj LK-anoj, tiuj lastaj estas ankaŭ grupigitaj laŭ lingvoj.
Ĝis 1914 la cirkuleroj kaj dokumentoj de la Lingvaj Institucioj estis publikigitaj en ''[[Oficiala_Gazeto_Esperantista|Oficiala Gazeto]]'' de la [[Esperantista Centra Oficejo]]. Nur per tiu gazeto kaj per la ĉiujaraj Raportoj de la Prezidanto kaj de la Direktoroj de la Laboraj Sekcioj, la esperantistaro sciiĝis pri la laboroj de LK kaj de Akademio.
 
En 1929 prezidanto Cart decidis publikigi ''[[Oficialan Bultenon]],'' kiu entenos oficialajn dokumentojn kaj, se eble, artikolojn pri Esperanto laŭ metodo severe lingvistika. Ĝi estis sendata senpage al la LK-anoj, interŝanĝe al Esperanto-gazeto, kaj al la ne-LK-anoj, kiuj pagis ĉiujare almenaŭ 5 svisajn frankojn. Numeroj aperis en 1929, februaro 1930, junio 1930, aprilo kaj junio 1931.