Helena Roerich: Malsamoj inter versioj

5 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: thumb|right|160px|<center>Helena Roerich [[Dosiero:"Helena Ivanovna Roerich".jpg|thumb|right|200px|<center>portreto, pentrita de ŝia filo ''Svetoslav Ro...)
 
Ŝi estis pranepino de la rusia marŝalo ''Miĥail Kutusov'' kaj nevino de la komponisto [[Modest Musorgskij]].
 
Helena Roerich la [[28-an de oktobro]] [[1901]] edziniĝis kun la rusa pentristo [[Nikolao Roerich]] (kies familio origine venis de Svedio, vivis en Latvio kaj tenis la jenan literumon de la familia nomo en latinaj karaktroj). Dum [[1920]], okaze de la unua ekspozicio de Nikolao Roerich en Usono, ili kune forlasis Rusion kaj elmigris al [[Novjorko]]. Tamen jam tri jarojn pli poste la paro ekis por kvinjara ekspedicio al la [[Himalajo]] kaj ĉirkaŭaj regionoj de centra [[Azio]], kaj dum [[1928]] ekvivis en [[Barato]], kie la edzo mortis dum 1947 kaj ŝi restis ĝis sia morto dum la jaro [[1955]]. Helena Roerich iĝis adepto de [[budhismo]], kaj en la rusa lingvo verkis plurajn librojn aparte pri la teozofia idearo "Agni-[[Jogo]] Yoga" aŭ "Viva Etiko", kiuj estis tradukitaj al vico da lingvoj, kaj aldone tradukis librojn precipe pri [[teozofio]] al la rusa, ekzemple la verkon "La sekreta instruo" de [[Helena Blavatskij]].
 
La plej aĝa filo, Jurij, iĝis konata aziologo, la dua filo, Svetoslav, samkiel la patro talenta pentristo.