Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

85 bitokojn forigis ,  antaŭ 10 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
La esprimo "teozofio" havas hodiaŭ plurajn signifojn, i.a. specife homaranisman:
 
1) Mistika, senpera vidado kaj ekkonado Dion; pli alta sciado pri Dio kaj la misteroj de la kreaĵo. Teozofoj estas la [[novplatonismo|novplatonisto]]j (2-a jarcento p.K.) kaj mistikuloj (de [[majstro Eckhart]] ĝis [[Jakob Böhme]]), krome [[Emanuel Swedenborg|SWEDENBORG]], [[Friedrich Christoph Oetinger|OETINGER]], [[Friedrich Wilhelm Joseph Schelling|SCHELLING]].
 
2) En malpli vasta senco, la mistiko de Jakob Böhme, kiu estis akceptita i.a. de la grafo [[Louis Claude de Saint Martin]]. Apertenas al ĝi ankaŭ la "ŝvaba kristana teozofio" ([[Friedrich Christoph ÖtingerOetinger]], ekde 1731; ĝi efikis sur [[Georg Wilhelm Friedrich Hegel|HEGEL]], [[Friedrich Hölderlin|HÖLDERLIN]] kaj [[Friedrich Wilhelm Joseph Schelling|SCHELLING]], [[Johann Wolfgang von Goethe|GOETHE]], [[Franz von Baader]], [[KERNER]] kaj [[Eduard Mörike|MÖRIKE]].
 
3) En plej malvasta senco tio, kion praktikis la membroj de la 1875 fondita Teozofia Societo. La celo de tiu ĉi speco de teozofio estas la "ekkonado de la vera naturo de l' homo aŭ de la dia esenco, kiu estas unueca bazo de ĉio ekzistanta".
===Analizo de la Zamenhofa lingvouzo rilate "teozofion":===
 
[[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] uzis la vorton "teozofio", sen eksplicite difini ĝin. Kiusence li uzis ĝin? Oni devas analizi liajn tekstojn. En lia 4-a aldono al la dogmoj de [[Hilelismo]] (OV III-4) li skribis: "Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankaŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la SCIENCOscienco …" En la menciita dogmo 11 la koncerna frazo jene tekstas: "En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco…" '''Teozofio en homaranisma senco do estas tio, kion la "grandaj instruintoj" instruis pri la vivo kaj la morto k.t.p., kondiĉe ke tio ne kontraŭparolas la sciencon.'''
 
Kaj kiuj estas la "grandaj instruintoj"? Oni konsideru, ke en la hilelista fazo Zamenhof turnis sin ĉefe al la judoj. La nocio devas esti interpretita konforme al la juda tradicio; ĝi estas ĉi tie ia esperantigo de la titoloj "raw" aŭ "rab" (= "sinjoro", "instruinto", "majstro", "estro"), "rabbi" ("rabeno" = "mia instruinto"). Laŭ la juda kompreno Moseo estas la plej granda instruinto; li havas la titolon "rabenu" (= "nia sinjoro", "nia majstro", "nia instruinto"). La simila titolo "rabeno" estas uzata ankaŭ por elstaraj instruintoj de la torao, ĉefe por estroj de talmudaj lernejoj. Al tiuj apartenas ekz. [[Hilelo]].