Stanislav Schulhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
 
La ĉefaj esperantaj originaj poemaroj de d-ro Schulhof , ĝenerale tre aprecataj, aperis en jaroj 1911-12. La unua, nome '''"Per espero al despero"''', dediĉita al memoro de la gepatroj, estas plena de sopiro, firma kredo kaj espero, ke verda stelo venkos. La dua poemkolekto '''"Kion la vivo alportis"''', estas dediĉita memore al ĉeĥa kaj internacia proponinto de facila artefarita pontlingvo [[Jan Amos Komenský]] (Comenius). La tria poemaro nomiĝas '''"Aŭtunaj floroj"''' kaj estas dediĉita al aŭtoro de la lingvo Esperanto L.L. Zamenhof, admiras sorĉan forton, potencon kaj ĉarmon de la E-lingvo. Ĉiuj poemoj de la aŭtoro estas plaĉaj kaj bone deklameblaj. De tempo de sia ekesto ĝis nun ili pruvas kapablon de Esperanto servi kiel pontlingvo por tuta Eŭropo kaj mondo.
Nur post morto de la poeto aperis la jaro 1920 libreto '''"Bohemiaj grenatoj“''', elstaraj tradukoj de 30 poemoj de 16 ĉeĥaj poetoj ([[Vrchlický]], [[Březina]], [[Bezruč]], [[Klášterský]], [[Neruda]], [[Borovský]], [[Machar]] kaj aliaj).
Krom poemoj li publikigis ankaŭ multajn propagandajn artikolojn.
Kun fiero [["Esperanto-klubo Dr-o Schulhof en Pardubice"]] portas la nomon de sia fondinto (1909) kaj fama E-poeto.
Linio 19:
 
„Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo. Prezentas sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn kaj kies sentoj estas indaj por rakonti.“ (Kopar, LM.,1922, p: 39).
 
 
== Titola teksto ==
Bibliografio
Jarmila Rýznarová: Dr. Stanislav Schulhof 1994 [[Asocio de Esperantistoj Handikapuloj]] Pardubice p: 12
Pri vivo kaj verko de Dr-o Stanislav Schulhof kompilis en j. 1994 broŝureton tiama prezidantino de la Klubo Jarmila Rýznarová, La libreton eldonis en senpretenda realigo Asocio de Esperantistoj Handikapuloj.