Barĉo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: simple:Borscht
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
Barĉo tradicie estas farata en [[Slavaj popoloj|slavaj]] landoj. Ĝi estas manĝata en [[Rusio]], [[Ukrainio]] kaj [[Pollando]].
 
'''Ingrediencoj''' por 4 porcioj: 2 grandaj betoj; 250g da blanka brasiko aŭ
saŭrkraŭto; 2 terpomoj; 1-2 karotoj; 1 petrosela radiko; 1-2 cepbulboj; 1 manĝkulero
da tomata pasto aŭ 2 freŝaj tomatoj; 2 manĝkuleroj da porka graso; 100g da lardo;
1 manĝkulero da sukero; 1 manĝkulero da triprocenta vinagro; salo laŭguste; 1,5
litroj da vianda buljono, verdaj petroselo kaj aneto po 25g; 2 ajleroj; 1
manĝkulero da faruno; 2-3 laŭraj folioj; 100g da acidkremo.
 
'''Preparo''': en bolantan buljonon metu bone distranĉitan brasikon kune kun terpomoj
kaj kuiru 10-15 minutojn. En alia ujo brezu raspitajn betojn, petroselan radikon,
karotojn kaj cepbulbojn kune kun tomatoj, sukero kaj vinagro dum 20-25 minutoj.
En bovlo pistu ajlerojn kune kun mola graso. Distranĉu lardon kiel kubetoj. 5-7
minutojn ĝis fino de preparo aldonu miksaĵon el faruno kaj buljono, miksaĵon el
ajleroj kaj graso, kubetojn de lardo, laŭrajn foliojn kaj enhavon de la alia ujo.
En ĉiun teleron metu acidkremon, distranĉitajn verdan petroselon kaj aneton.
 
 
 
==Ekstera ligilo==