Lauwers: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Lauwers''' (laŭ la platgermana dialekto de Groningen ''Laauwers''; dum antaŭaj jarcentoj germane ''Laubach'') estas rivero de 40 ...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Lauwers''' (laŭ la [[platgermana lingvo|platgermana]] dialekto de [[Groningen (provinco)|Groningen]] ''Laauwers''; dum antaŭaj jarcentoj ankaŭ [[germane]] ''Laubach'') estas rivero de 40 kilometroj da longeco en la nordo de [[Nederlando]].
 
== Rivera vojo ==
[[Dosiero:Lauwers.svg|thumb|250px|<center>rivera vojo en Nederlando]]
La fonto de la rivero situas proksime de la vilaĝo Surhuisterveen ([[okcidentfrise]] Surhústerfean) en la nederlanda [[provincoj en Nederlando|provinco]] [[Frislando (provinco)|Frislando]]. Post malmultaj kilometroj la rivero konsistigas la limon inter la provincoj [[Frislando (provinco)|Frislando]] kaj [[Groningen (provinco)|Groningen]] kaj direktiĝas norden. Apud Gerkesklooster/Stroobos ĝi krucas la kanalojn ''Prinses-Margriet'' kaj ''Van Starkenborgh''. Fine ĝi enfluas la golfon [[Lauwersmeer]] de la [[Norda Maro]] – inter la [[okcidentfrisaj insuloj]] [[Schiermonnikoog]] kaj [[Rottumeroog]]/[[Rottumerplaat]]. La mara valo inter tiuj insuloj konsidereblas kiel plilongigo de la rivero Lauwers kaj havas la saman nomon.
 
== Historia signifo ==
La rivero konsideratas la historia limo inter la [[Frislando (provinco)|okcidenta]] kaj [[Orientfrislando|orienta]] [[Frislando]]. Tiel ekzemplaekzemple jam dum la [[8-a jarcento]] en la latinlingva frisa leĝaro "Lex Frisionum" difrenciĝas la Frislandoj okcidente kaj oriente de la rivero Lauwers. Paralele la rivero iĝis la limo inter la [[okcidentfrisa lingvo|okcidentfrisa]] kaj [[orientfrisa lingvo]]j. Ankoraŭ hodiaŭ la akvovojo dividas la provincojn [[Frislando (provinco)|Frislando]] kaj [[Groningen (provinco)|Groningen]], kvankam en Groningen oni delonge ne plu parolas variaĵon de la frisa lingvo (la orientfrisa lingvo restis viva nur pli oriente, per la dialekto [[saterfrisa lingvo]] en la germana komunumo [[Saterland]]), sed dialekton de la [[platgermana lingvo]].
 
[[Kategorio:Riveroj en Nederlando]]