Profesia deformo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nuligis revizion 2029485 de 24.251.209.129 (kontribuoj, diskutpaĝo)
 
Linio 4:
En kazo de [[instruisto]]j, profesia deformo estas ĝenerale konsiderata kiel speciale grava minaco, ĉar ili ofte transprenas sian profesian rolon, kunigitan kun la tipa konduto dependa de la aĝo de iliaj lernantoj, en siajn proprajn vivojn. Tial, la ceteraj homoj povas poste tre facile rekoni instruiston en homo, kiu havas tendencojn riproĉi, konsili, regi kaj puni. Same la deformo tamen montriĝas ankaŭ per pozitivaj trajtoj - instruistoj plej ofte estas ankaŭ en ĉiutaga vivo sociemaj, scivolemaj, organizkapablaj, interesiĝantaj pri aliuloj, ordemaj ktp.
 
Ĉe aliaj profesioj ekzistas ankaŭ tre diversaj manieroj, kiel profesia deformo povas montriĝi. [[Matematikisto]]j, ekzemple, ofte ne povas reteni de la preciza [[matematiko|matematika]] parolmaniero, eĉ se ili parolas kun amikoj aŭ aliaj kunuloj, kaj tial ofte ili emas paroli aŭ skribi tro precize (kaj pro tio ĝenerale tro longe) kaj uzi dum la parolado komplikajn [[gramatiko|gramatikajn]] konstruojn kaj nekutimajn, tamen plej precizajn por tiu kazo esprimojn.<ref>Saucy McFoodlefist</ref>
 
Simile, iu [[biblioteko|bibliotekisto]] povas spekti ĉe si profesian deformon pro tio, ke li jam tiom estas ligita kun la terminoj tipaj en lia fako, ke vizitante vendejojn aŭ ŝtatajn oficojn li aŭtomate pensas pri "pruntohoraro" anstataŭ "vendhoraro" aŭ "malfermhoraro", aŭ liston de aĉetendaj varoj li povas nomi "dezirataĵoj", laŭ la listo de pruntitaj libroj rezervitaj de alia leganto.