Intel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"proektita"->"projektita"
Linio 6:
La firmao Intel (mallonga formo de '''''INT'''egrita'' '''''EL'''ektroniko'') fondiĝis la 18-an de julio en [[1968]] fare de [[Robert Noyce]] kaj [[Gordon Moore]]. Iom poste aliĝis la nuna estrara prezidanto (angle ’’Chairman of the Board’’), la hungardevena [[Andy GROVE]] (GRÓF András hungare).
 
La firmao produktis komence nur [[memorcirkvito]]jn. Oni ellaboris la unuan [[mikroprocesoro]]n, la [[Intel 4004]]-n, nur en la jaro [[1971]]. La procesoro komence estis proektitaprojektita por kalkuliloj de japana firmao [[Busicom]]. Tiun 4-bitan procesoron sekvis en [[1972]] la 8-bita procesoro ’’8008’’. La procesoron uzis [[Don Lancaster]] por sia antaŭulo de [[PK]]. En [[1974]] aperis [[Intel 8080|8080]]. Tiun procesoron oni uzis por unua [[persona komputilo]] [[Altair]]. La plej konata serio estis la [[X86-procesoro|x86]]-aj mikroproceziloj, kies unu modelo konstruiĝis en [[1978]] sub la nomo [[8086]]/[[8088]] kaj estis enkostruita en la [[persona komputilo|PC]]-on de la firmao [[IBM]], nomatan [[IBM PC]]. En [[1982]] jaro aperis procesoro [[80286]]. En [[1985]] jaro estis lanĉita produktado de [[Intel 80386]]. En [[1989]] aperis procesoro [[486DX]] - unua procesoro kun enkonstruita [[matematika kromprocesoro]]. Hodiaŭ Intel produktas cirkvitojn por surtablaj komputiloj ([[Pentium]], [[Celeron]]), por porteblaj komputiloj ([[Mobile Pentium]], [[Centrino]]) kaj por laborlokoj kaj serviloj ([[Xeon]], [[Itanium]]).
 
La granda sukceso pri la x86-a serio kondukis al [[merkatrega pozicio]] en la [[PC]]-industrio, tiutempe 85 % de la [[PC]]-[[CPU]]-oj venis de Intel. Tiel la usona [[konkurinstanco]] ([[FTC]]) kontrolis la akuzojn de la konkurantoj. La hodiaŭa sola iom granda konkuranto de la firmao de la sektoro estas [[AMD]] (Advanced Micro Devices), kiu ekde [[1976]] havas kontrakton kun Intel pri interŝanĝo de [[patento]]j, tiel ĉiu teknika inventaĵo ambaŭflanke uzeblas.