Bretonio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 329:
La ĉefa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la [[Franca lingvo|franca]]. Eĉ se antaŭ cent jaroj nur kelkaj ĝin parolis, la franca registaro sukcesis uzigi sian lingvon perforte ekzemple en lernejoj, ktp... (en [[1950]] oni taksis, ke nur 100.000 bretonoj ne parolis la francan; kaj tiu cifero ĝismalsupreniris nulen.)
 
Bretonio povas esti dividita en du partojn: okcidente (de la mezo de Côtes-d'Armor kaj Morbihan) tiel nomata la "Malalta Bretonio". Tie, oni parolas la [[Bretona lingvo| bretonan lingvon]]. Tiu-ĉi [[Kelta lingvaro|keltida lingvo]] estas nun instruata en la [[Diwan]] [[lernejoj]] kaj la lingvo verŝajne restos vigla. En [[1992]], je la demando "ĉu indas konservi la bretonan?", 92 % de demandataj bretonoj jese respondis.
 
Sed oriente de Bretonio, en la "Alta Bretonio" (inkluzive orienta parto de [[Côtes-d'Armor]] kaj [[Morbihan]], [[Loire-Atlantique]] kaj [[Ille-et-Vilaine]]) estas tutmalsama lingvo, la [[Galoa lingvo|Galolingvo]]. Estas [[latinida lingvo]] malpli parolata ol la bretona (precipe de maljunuloj) kaj kiu ankoraŭ ne havas fiksan alfabeton.