Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligoj --> ligiloj
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"numtempaj"->"nuntempaj"
Linio 41:
===Materialo===
 
Nuntempe bonkvalitaj bekflutoj estas faritaj el gamo de diversaj malmolaj lignoj, ekzemple [[piro|pirligno]], [[ĉerizo|ĉerizoligno]], [[bukso|buksligno]], [[acero|acerligno]], [[ebono|ebonligno]] kaj [[palisandro]], kun bloko el [[cedro|cedroligno]] ruĝa.<ref> Trevor Robinson, ''The Amateur Wind Instrument Maker (La Blovinstrumentfaristo Amatora)'', University of Massachusetts Press, 1981. ISBN 0-87023-312-2. Vidu Ĉapitron 2, "Wooden instruments, materials and methods (Muzikiloj lignaj, materialoj kaj metodoj)"</ref> Meze de la [[20-a jarcento]] fabrikistoj ekfaris bekflutojn el [[bakelito]] kaj (pli sukcese) el [[plasto]], kio igis ilin malmultekostaj kaj rapide produkteblaj. Malgraŭ tio, ke muzikiloj por profesiuloj preskaŭ ĉiam estas faritaj el ligno, la plej multaj bekflutoj estas nun faritaj el plasto, ĉar ili estas pli malmultekostaj ol la lignaj instrumentoj. Krome, plastaj bekflutoj estas pli facile prizorgitaj, kaj kondensaĵo pro spirado ne okazigas ŝvelaĵon en la ventvojo. Multaj numtempajnuntempaj plastaj bekflutoj estas tiel bonaj, kiel la plej malmultekostaj lignaj bekflutoj, kaj iuj eĉ pli bonaj. Muzikiloj por komencantoj, kiel oni trovas ĉe ensembloj de infanoj, kutime estas el plasto kaj oni bezonas nur malmulte da mono por aĉeti ilin.
 
La plejmultaj modernaj bekflutoj baziĝas je barokaj muzikiloj, sed iuj fakistaj fabrikistoj faras kopiojn de la pli fruaj renesancaj muzikiloj. Ĉi tiuj muzikiloj havas pli larĝan, malpli konusan boraĵon, kaj kutime laŭtan, malpli dolĉan sonon.