Takeuti Yosikazu: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Esperanton li ekkonis en [[1946]] kaj ekde [[1958]] li aktivas en la regiona organizaĵo [[Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj]] (KLEG), i.a. kiel prezidanto de la komitato kaj kiel redaktoro. Li flegis la lokan grupon de Takatuki(en urbo [[Takacuki]]) dum 40 jaroj, organizis kaj gvidis kursojn. En [[1965]] li estis prezidanto de la LKK de la 21-a IJK en Ootu. En [[1994]] li fariĝis la unua prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de [[UEA]]. Ekde [[1993]] Takeuti estas estrarano de [[Japana Esperanto-Instituto]], 1992-1998 komitatano A kaj 1998-2004 komitatano C de UEA, ekde 2004 Honora Membro de UEA. Kiel ano de la Elekta Komisiono li kunpreparis ekde [[2002]] la elektojn de UEA en 2004. Li prezidas la lokan grupon kaj estas vicprezidanto de JEI. En 1999 li ricevis la premion Ossaka. Li forpasis je [[29-a de aŭgusto]] [[2005]] pro [[pneŭmonio]].
 
S-ro Takeuti Yosikazu grave kontribuis al ĝemeligho de [[Takacuki]]([[Japanio]]) kaj [[Changzhou]] ([[ChinioĈinio]]) kaj preskaŭ chiujare vizitis la urbon Changzhou por vigligi la interurban Esperanto-movadon post kiam li havis kontakton kun tieaj esperantistoj. N-ro.1 [[Informilo de Ĝemelaj Urboj]] speciale tion raportis. En la lasta oktobro s-ro Takeuti Yosikazu ricevis la titolon "[[honora profesoro]]" de [[Changzhou Gerontologia Universitato]].
 
Takeuti Yosikazu testamentis al la [[Esperanto-movado]] dek milionojn da japanaj [[eno]]j, aŭ proksimume 64.000 [[eŭro]]jn. Tiel informis la plej granda japana gazeto [[Mainichi Shimbun]] en paĝo de lokaj novaĵoj la 20-an de januaro 2005. Li deziris donaci sian heredaĵon kaj de sia edzino, Tomiko, kiu pli frue mortis, al la movado ĉar ili ne havis gefilojn, kaj sekve malproksima parencaro heredos ilian posedaĵon. La amikoj de Takeuti dividis la sumon por donaci al jenaj kvin organizoj: [[Takatuki-a Esperanto-Societo]], [[Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj]], UK-fondaĵo de [[Japana Esperanto-Instituto]], [[Azia Fondaĵo]] de [[UEA]] kaj [[Sennacieca Asocio Tutmonda]].