Michael Crichton: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Homial (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''John Michael CRICHTON''' (naskiĝis la [[23-an de oktobro]] [[1942]] en [[Ĉikago]] - mortis la [[4-an de novembro]] [[2008]] en [[Los Anĝeleso]]) estis [[Usono|usona]] [[verkisto]], [[scenaristo]], [[reĝisoro]], [[produktoro|filmproduktoro]] kaj [[kuracisto]], kiu estis fama pro siaj sciencfikciaj kaj sciencaj romanoj kaj filmoj. Tutmonde li vendis pli ol 150 milionojn da libroj. Multaj el liaj verkoj havas medicinan aŭ sciencan fonon kio reflektas lian edukon. Li estas la aŭtoro de ''The Andromeda Strain'', ''Congo'', ''Disclosure'', ''Rising Sun'', ''Timeline'', ''State of Fear'', ''Prey'', kaj ''Next''. Li ankaŭ kreis la televidan serion ''Emergency Room'', sed li verŝajne plej multe famiĝis pro la libro kaj filmo ''Jurassic Park''. Lia lasta publikigita libro estas ''Next'', sed li ankaŭ planis alian libron por la jaro [[2009]].
 
== Biografio ==
Michael Crichton estis la una de kvar infanoj de la ĵurnalisto John Henderson Crichton kaj ties edzino Zula Miller Crichton. Li pasigis sian junaĝon en [[Roslyn]], [[Novjorko]], kaj havis du fratinojn, Kimberly kaj Catherine, kaj unu pli junan fraton, Douglas. Li studis ĉe la [[Universitato Harvard]] (titolo [[bakalaŭro]] de [[socia scienco]], 1964) kaj ĉe la [[Universitato Harvard|Medicina Universitato Harvard]] (titolo [[doktoro]] pri [[medicino]], 1969). Poste li estis [[docento]] ĉe la ''Salk Institute for Biological Studies'' en [[La Jolla]], [[San-Diego]], [[Kalifornio]]. En la jaro 1988 li estis gastaŭtoro ĉe la [[Masaĉuseca Instituto de Teknologio]] (MIT).
 
Crichton jam komencis publikigi romanojn kiam li ankoraŭ estis studento. Li tiam uzis la [[pseŭdonimo]]jn ''John Lange'', tiel aludante sian grandecon de 2,06 [[metro]]j, kaj ''Jeffery Hudson''. Li verkis 26 romanojn kaj 11 scenarojn. Multaj de liaj libroj ankaŭ kiel filmo havis grandegan sukceson. Kiel [[reĝisoro]] li per ''Westworld'', ''Coma'' kaj ''Runaway'' faris klasikajn filmojn de tiu [[ĝenro]].
 
En la jaro 2002 oni nomis en [[Ĉinio]] nove trovitan specon de [[dinosaŭro]] ''Crichtonsaurus'', tiel honori lin por tio ke li per la libro kaj filmo [[Jurassic Park]] tiom popularigis la dinosaŭrojn.
 
Crichton kvinfoje edziĝis kaj kvarfoje eksedziĝis. Li havis unu filino. Li mortis 66 jaraĝe je la 4-an de novembro 2008 en [[Los Anĝeleso]] pro [[karcero]].
 
== Verkoj ==