Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Respondo: nova sekcio
Linio 32:
 
Ĉu vi jam konsideris verki aŭ traduki elstarajn artikolojn, ekzemple el [[:de:Wikipedia:Exzellente Artikel|la germana]] ? Ili estas kernaj por la prestiĝo de nia Vikipedio kaj bedaŭrinde iom mankas. Amike, [[Vikipediisto:Thomas Guibal|Thomas Guibal]] 19:59, 21. Nov 2008 (UTC)
 
==Kial ligiloj ĉe indikoj de jaroj?==
Saluton '''Kani''', vi ĵus reviziis la paĝon pri la sveda urbo [[Falun]]. La ĉefa ŝanĝo estas, ke vi aldonis ligilojn al ĉiuj jar-indikoj kiel ekz. "kaj en [[1641]] Falun ekhavis la statuson de urbo" ktp. Al kio servas tio? Se oni klakas al [[1641]], oni trovas preskaŭ neniun informojn kaj certe ne iun, kiu alportas plian komprenon pri Falun. Mi ne komprenas, kiel la aldonitaj ligiloj plibonigas la artikolon. Male, mi legis multajn artikolojn, kie estas - laŭ mi - absolute malutilaj ligiloj, kiel en frazo "esperantisto XY donis [[kurso]]jn en la urbo YZ". Mankas ligiloj ĉe XY (kiu estis tiu persono?) kaj ĉe YZ (kie situas tiu urbo?), sed ja estas ĉe la banala, baza vorto "kurso" (kies paĝo eĉ ne klarigas, kio estas "Esperanto-kurso"!). Kial do tiuj ligiloj ĉe la jaroj? Amike Helga
 
:Saluton, Helga, kaj dankon pro la kontakto. Mi vere multe aldonas al artikoloj (ĉefe ĵusaj) kie multaj apenaŭ enmetas ligilojn, aŭ alilingvajn ligilojn, kategoriojn ktp. Mi neniam certas ĉu tio kion mi faras iam utilos al iu, sed tion mi celas. Eble al vi ne utilas scii kio okazis tiujare, sed eble iu enmetos utilan informon en tiu jaro, ĉu pri Svedio, ĉu pri kupro ktp. Tiam utilos mia ligilo. Eble ne antaŭ, sed kiu scias? Same okazas pri kurso aŭ foje pri ligiloj de nekomprenebla utilo, tamen kiu scias kiu pasos tra tiu punkto kaj kion serĉos? Ĉiukaze se vi volas havi precizan stetikan aŭ idearan strukturojn en viaj artikoloj kompreneble vi rajtas malfari ion ajn ĉefe se vi aŭtoris ĝin. Kompreneble mi ne insistas ĉefe ĉar mi kunsentas vian kritikon. Foje mi ne ŝatas tiom da ruĝaj ligiloj, sed kiu scias kiu venos kaj plenigos ilin?--[[Vikipediisto:Kani|kani]] 19:30, 22. Nov 2008 (UTC)