'''Erika LAGRANGE FRIEß''' (naskiĝis la {{daton|7|aŭgusto|1928}} en [[Schlitz]], mortis la {{daton|29|11novembro|2008}} en [[Villefranche-de-Lauragais]]) estas germandevena esperantistino, filino de la esperantisto [[Heinrich Frieß]]. Kun sia edzo [[Georges Lagrange]], kun kiu ŝi konatiĝis en la kabaredo [[Tri koboldoj]], ŝi edukis siajn tri filojn ([[Patrick Lagrange|Patrick]], [[Bernard Lagrange|Bernard]] kaj [[Arno Lagrange|Arno]]) kiel [[Denaskaj_Esperanto-parolantoj|denaskaj esperantistoj]]. Ŝi tradukis kelkajn tekstojn el la germana al esperanto (ekzemple: ''[[La juda edzino]]'' de [[Bertolt Brecht]]).